La dudek-kvara novelo diras, kiel Strigospegulo superas la burleskulon de la reĝo de Pollando per maldelikata friponeco

29 Sep

Je la tempo de la alte naskita princo Kazimiro, reĝo de Pollando, ĉe tiu estis aventuristo, tiu estis lerta en tre strangaj petolaĵoj kaj ĵonglaĵoj kaj bone ludis la violonon. Iel Strigospegulo ankaŭ venis en Pollando al la reĝo, kaj la reĝo ankaŭ estis aŭdinta multon pri Strigospegulo, kaj tiu estis al li kara gasto kaj li vole estus jam de longe vidinta kaj aŭdinta lin kaj liajn aventurojn. Sed ankaŭ sian menestrelon li tute amis. Sekve Strigospegulo kaj lia burleskulo kune venis. Tiam do okazis (kiel oni diras): Du malsaĝuloj en unu domo, tiuj malofte efikas bone.

La burleskulo de la reĝo ne volis toleri Strigospegulon, kaj ankaŭ Strigospegulo ne volis lasi sin admoni. Tion do la reĝo rimarkis kaj venigis ilin ambaŭ en sian halon. Kaj li parolis al ili:

– Nu, antaŭen, kiu el vi ambaŭ faros la plej aventuran burleskaĵon, kiun la alia ne kapablos imiti, tiun mi volas nove vesti kaj volas doni al li dudek guldenojn krome. Kaj tio okazu nun en mia ĉeesto.

Sekve la du ekagis por malsaĝaĵo kaj praktikis multan simiaĵon per oblikvaj buŝegoj kaj strangaj diroj kaj kion ili sciis elpensi unu antaŭ la alia. Kaj kion faris la burleskulo de la reĝo, tion imitis tiel al li Strigospegulo, kaj kion faris Strigospegulo, tion ankaŭ imitis al li la burleskulo. La Reĝo ridis kaj lia tuta kavaliraro, kaj ili vidis multajn aventurojn de ili kaj volis scii, kiu gajnos la vestaĵon kaj la dudek guldenojn.

Tiam pensis ankaŭ Strigospegulo: “Dudek guldenoj kaj nova vestaĵo, tio estas multe bona. Pro tio mi faros, kion alikaze kontraŭvole farus”. Kaj li certe vidis, ke estis la intenco de la reĝo, ke al li estis indiferente, kiu el ili gajnos la premion. Sekve Strigospegulo iris mezen en la halo kaj levis sin malantaŭe kaj fekis amason meze en la halo kaj prenis kuleron kaj duonigis la fekaĵon ĝuste en la mezo kaj vokis la alian kaj parolis:

– Burleskulo, alvenu kaj imitu ankaŭ al mi la frandadon, kiel mi al vi fare montros.

Kaj li prenis la kuleron kaj enigis en ĝin duonon de la fekaĵo kaj formanĝis tiun kaj prezentis la kuleron al la burleskulo kaj parolis:

– Rigardu, manĝu vi la duonon kaj poste feku ankaŭ vi amason kaj duonigu dise ankaŭ tiun, tiam ankaŭ mi postmanĝo al vi.

Tiam parolis la burleskulo de la reĝo:

– Ne, ne tiel! Tion imitu al vi la diablo! Se mi dum mia tuta vivo devus iri nuda, mi tiel ne manĝus de vi aŭ de mi!

Sekve Strigospegulo gajnis la turniron de la bubaĵo, kaj la reĝo donis al li la novan vestaĵon kaj la dudek guldenojn. Strigospegulo rajdis for kaj forportis de la reĝo la laŭdon.

SES LETEROJ – Jean Forge

16 Feb

UNUA LETERO

Estimata sinjoro doktoro!

Vi certe miras, ke mi skribas al vi. Certe, post la hieraŭa vespero vi meritas, ke mi traktu vin kiel homon senhonoran! Mi volis telefoni al vi anstataŭ skribi, sed mi timis, ke vi povus mian telefonadon miskompreni — viroj estas ja tiel vantaj — cetere mi ne povus ĉion telefone klarigi, kion mi ŝatas diri al vi. Fine mi forgesis ke vi tute ne havas telefonon. Do mi skribas. Por klarigi ĉion plej koncize, mi memorigos, kio okazis inter ni hieraŭ vespere.

En la Esperanta klubo vi faris hieraŭ interesan paroladon pri la temo: “Ĉu ekzistas platona amo?” Mi sekvis la paroladon kun grandega atento, jes, mi devas konfesi, ke mi admiris la elokventecon kaj subtilecon, kun ia vi traktis tiel delikatan temon. Mi sentis, ke en vi kaŝiĝis ĝis nun idealisto, kiu hieraŭ montriĝis unuafoje kaj kaŭzis pli viglan batadon de mia koro. Ĝis nun mi estimis vin nur kiel idealan samideanon, kiu batalis por nia kara afero. Kaj hieraŭ mi konstatis, kia idealisto vi estas sur la tereno de l’ amo. Sed ho vi, kian malĝojan sperton mi poste devis travivi!

Post la kunveno, kiam vi akompanis min hejmen, mi havis la subitan deziron ankoraŭ babili kun vi pri tiu delikata temo, kaj ĉar vi ja estis samideano, mi simple invitis vin preni ankoraŭ tason da teo en mia loĝejo. Ni estis solaj. Mi opinias, ke tiu intima kunestado duope estas tre agrabla, kiam oni volas babili kun bona amiko, kian mi vidis en via persono ĝis hieraŭa tago. Mi verŝis teon en vian tason kaj vi ankaŭ ne rifuzis glaseton da Esperanto-likvoro, kiun mi hazarde aĉetis dum la lasta internacia kongreso. Mi alportis diversajn fotografaĵojn kaj leterojn de miaj multaj eksterlandaj amikoj, kun kiuj mi korespondas tre intime, kaj ni esploris la demandon, ĉu homo povas enamiĝi pere de Esperanta korespondado kaj ĉu tia enamiĝo estas pure platona, neseksa. Speciale interesis nin leteroj de junulo el Ameriko, kaj kiam vi komencis laŭtlegi liajn pasiajn amkonfesojn, vi subite ĉirkaŭprenis min kaj komencis min kisi… Vi kisis min kiel frenezulo… Kaj nur poste, kiam vi jam forlasis mian domon, mi konsciiĝis pri tio, ke mi forgesis vangfrapi vin pro tiel senhonta impertinenteco!

Kaj tial mi skribas al vi. Jes, mi sendas al vi per tiu ĉi letero simbolan vangfrapon, vi hontu pro via hieraŭa konduto! Mi ne scias, kun kiaspecaj virinoj vi ĝis nun rilatis. Ĉiuokaze koncerne mian personon vi tre eraras, sinjoro! Mi ne apartenas al tiuj virinoj, kiajn oni facile per kisoj kaj belaj paroloj povas akiri kaj sklavinigi por siaj voluptaj kapricoj… Mi ne estas malmoderna virino, kiel vi eble nun post mia letero vidos en mi. Mi ne estas kontraŭ tio, ke iu sinjoro enamiĝu al mi. Sed enamiĝo tute ne rajtigas kavaliron konduti tiel senhonte kaj agresive, kiel kondutis vi, sinjoro doktoro!

Sed ankoraŭ pli kolera mi restas pro tio, ke vi kiel samideano misuzis nian karan Esperanton, simple elprofitis mian samideanan konfidemon, por ataki senhelpan virinon en ŝia loĝejo kaj preskaŭ perforti ŝin… Ĉu tiel aspektas la belaj idealoj de via platona amo, pri kiu vi tiel bele paroladis en la Esperanta klubo? Bonvolu memori ke mi estas ĉasta fraŭlino, kiun oni devas trakti kun respekto kaj certa sinretenemo, ĉu vi komprenas min? Mi diras tion al vi, ĉar estas eble, ke ni denove vidos nin en la klubo.

Kun estimo

Mary

DUA LETERO

Kara sinjoro doktoro!

Mi ne scias, ĉu vi ricevis mian leteron, kiun mi skribis al vi antaŭ unu semajno. Ĉiuokaze mi skribas al vi ankoraŭfoje kaj sendas la leteron rekomendite, por esti certa, ke ĝi atingos vin.

Estus tre malfacile por mi ĉion detale ripeti, kion mi skribis antaŭ semajno al vi. Mi volis klarigi al vi, ke vi iom eraris en mia persono dum tiu komuna vespero, kiun ni pasigis en mia loĝejo. Mi ne estas tia virino, kian oni povas senskrupule kisadi kaj trakti kiel ludilon, por kontentigi siajn pasiajn avidojn… Kaj mi volis diri al vi, ke vera samideano ne kondutas tiel, kiel vi kondutis en tiu vespero. Almenaŭ ni Esperantistoj estu inter ni kamaradoj, kiuj amas sin platone pro la nomo de bela ideo, kiu ĉiujn nin ligas!

Mi volis tion komuniki al vi kaj peti vin, ke vi tamen ne sentu vin ofendita. Mi komprenas ke estas kelkfoje en la vivo situacioj, en kiuj homo povas forgesi sin. Ni ja ĉiuj estas pli-malpli dependaj de niaj sentoj kaj pasioj. Mi simple celas per mia letero konstati vian senpripensan agon kaj esperas, ke tio estonte ne ripetiĝos. Tamen mi ne volus, ke vi havu la impreson, ke mia hejmo de nun estas fermita por vi. Tute ne. Bonvolu ĉe okazo telefoni al mi.

Korajn salutojn de via

Mary

TRIA LETERO

Kara doktoro!

Mi konstatas, ke estas tre simpatie de via flanko, ke vi ĝis nun ne respondis miajn leterojn. Via silento estas por mi klara pruvo, ke vi konscias pri via malkorekta ago kaj nun ne volas min denove ĝeni. Mi komprenas, ke via nobla animo simple hezitas aŭ ne povas ankoraŭ trovi la vojon al reciproka paciĝo. Mi volas certigi vin, kara doktoro, ke mi jam ne ĉagreniĝas! Mi serĉis vin lastfoje en la klubo por diri tion al vi, sed vi ne venis. Ĉu vere mi estas la kaŭzo, ke vi ne vizitas plu la Esperantajn kunvenojn? Mi treege tion bedaŭrus, kaj jam pri nia komuna verda afero mi pardonas al vi. Mi eĉ regajnis mian malnovan konfidon al vi kaj estus preta denove inviti vin (mi ĵus ricevis novan provizon da Esperanto-likvoro).

Sed mi havas pli bonan ideon. Ĉu vi volas morgaŭ renkontiĝi je 5 horo posttagmeze en dancejo de hotelo “Bristol”? Estas tie bonega ĵazbanda muziko, kaj muziko plifaciligas malagrablajn rendevuojn, ĉu ne? Mi estas konvinkita, ke nia interparolo klarigos ĉion.

Plej korajn salutojn de via atendanta

Mary

KVARA LETERO

Kara sinjoro Johano!

Kio verdire okazis? Kial vi ne estis hieraŭ en la dancejo? Ĉu vi estas ofendita? Sed tio ja estus infanaĵo de via flanko! Ni ja estis ĉiam bonaj gekamaradoj, mi bone memoras la lastan Esperantobalon, dum kiu vi dancis kun mi preskaŭ ĉiun dancon… Kaj la malagrablan epizodon dum tiu nia komuna estado en mia loĝejo mi jam de longe forgesis. Vi same forgesu ĝin! Bedaurindulo mia, kiom vi devas suferi pro tia malsaĝa ago! Mi konfesas, ke la Esperanto-likvoro efektive estas iom forta kaj efikas speciale al la temperamento. Eble ankaŭ kulpis la tro pasiaj amkonfesoj de tiu amerika junulo, kiujn vi laŭtlegis al mi, eble ankaŭ miaj harbukloj tro tikle karesis viajn vangojn (mi memoras, ke ni komune legis la leteron proksimigante niajn kapojn tre intime), jes, ĉio senkulpigas vin!

Eble vi pravas, ke vi ne volis rendevui en “Bristol”. La ĵazorkestro efektive estas tro brua, oni ne povas oportune interparoli. Tial mi proponas, ke ni morgaŭ rendevuu en kafejo “Marlene” je 6 horo. Estas tie tre trankvile kaj agrable. Ni babilos tiel, kiel iamaj bonaj kamaradoj, ĉu jes? Kaj pri tiu stulta kisado en mia loĝejo ni jam ĉesu paroli!

Via

Mary

KVINA LETERO

Kara Johano!

Vi denove ne venis. Mi ne povas kompreni vian konduton. Pardonu ke mi riproĉas al vi kaj kritikas vian agmanieron. Ĉu ne estas malĝentilaĵo ne respondi al miaj leteroj kaj ne veni je fiksitaj rendevuoj? Sed konante vin kiel ĝentilulon mi supozas, ke io okazis, kio kaŭzas vian silentadon.

Mia kara Johano, pardonu ke mi tiel nomas vin, sed mi sentas grandan kulpon kaj konsciencajn riproĉojn! Certe mi estis tro severa en miaj leteroj kaj ofendis vian noblan koron. Via silento nervozigas min, depost multaj tagoj mi jam ne dormas. Tial mi tre petas vin, ke vi interkomuniku kun mi! Mi atendas ĉe la telefono morgaŭ inter 9-12 horo matene.

Nepre!

Mary

SESA LETERO

Kara Joĉjo!

Mi jam ne povas elteni. Vi konstanta silentado frenezigas min. Kial vi turmentas min, malfortan virinon, kiu havas sendormajn noktojn? Kial vi pelas larmojn en miajn okulojn kaj malfeliĉigas min? Ĉu mi meritas, ke vi traktu min tiel kruele kaj senkore?

Joĉjo, ĉu vere vi volas min devigi al amkonfeso? Jes — mi amas vin! Viaj kisoj tiuvespere svenigis min, feliĉigis, ebriigis min… mi ne povas plu silenti… mi estas freneza, mi devas pensi ĉiam pri viaj kisoj… mi fermas miajn okulojn kaj revas, sopiras, deziregas, ke ĉio ripetiĝu! Venu, kara mia! Mi atendas! Venu!

Mary

EPILOGO

“Karulo!” diris la bela eleganta Esperantistino Mary malfermante la pordon de sia loĝejo kaj preskaŭ svenante falis en la brakojn de la belkreska ridetanta doktoro Johano, kiu tenis en la mano grandegan bukedon da ruĝaj rozoj. Ili kisis sin longe kaj pasie. Poste, kiam la ruĝaj rozoj staris sur la tablo, kiam ili levis la glasetojn kun la Esperanto-likvoro, ŝi demandis: “Joĉjo, diru, kial vi ne respondis al miaj leteroj?”

“Kara mia!” respondis la doktoro kaj ridetis riponete, “ĉu mi nun troviĝus ĉi tie en via loĝejo kaj povus vin kisi kaj karesi senfine, se mi respondus al viaj leteroj?”

LAPPAR, LA ANTIKRISTO – Endre TÓTH

18 Jan

Ili vagadis ĉiam kune, kvarope. Ili estis nek pli, nek malpli bravaj, ol la ceteraj bubaĉoj de tiu epoko.

– Ni faru vetkuron – kriis Lappar – Repo, Nodo, Tupy ni kuru senŝue sur la stoplejo!

– Senŝue ne eblas – diris Tupy sobre – ĉar la urtikoj vundos la piedojn.

– Tupy, vi havas malbonan haŭton, kaj vi havas malbonan sangon. Via sango estas certe nigra. Vi estas fatraso, kaj vi hontas pro via nigra sango.

Tupy senvorte ekkaŭris kaj komencis deŝnuri la ŝuojn.

– Hurrah! – kriis Lappar. – Mi estas la vento kaj mi muĝas super la kampoj! Repo, Nodo, Tupy, ankaŭ vi estas vento. Ni kuregas kiel tempesto super la kampoj. Ni zumegu! Ni estas la ventego kaj tondre kuregas super la kampoj!

Ili kriĉante atingis la transflankan sulkon.

– Mi estis la unua! – deklaris Lappar. – Mi estas la triumfanto!

Ĉiuj sidiĝis sur la tero. La ceteraj observadis siajn piedojn kun acida mieno.

– Rigardu, Lappar! – diris ribele Tupy. – Mia sango ne estas nigra. Mia sango estas ruĝa, kiel la via!

– Miaj piedoj eĉ ne sangas – fanfaronis Lappar, ne atentante pri la vortoj de Tupy. – Mi havas bonan dikan haŭton, via haŭto estas maldika, kaj vi ĉiuj estas fatrasoj. Nun ni kuru reen, kiel la ŝtormo.

La ceteraj stariĝis malinkline.

– Ni estas la timeginda armeo – kriegadis Lappar. – Tupy, vi estas la vicestro, Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Hurrah! Ni vadu en sango!

Ili revenis tien, kie restis la ŝuoj. Tiam jam sangis eĉ la piedoj de Lappar.

– Mi estas Lappar, la Demonulo!

– Li kaptis grandan nesolidan terbulon. – Mi pistas ŝtonon sur mia brusto! Rigardu! – La terbulo disfalis, kiam ĝi batiĝis al la brusto de Lappar. – Pistu ankaŭ vi ŝtonojn sur via brusto. Frakasu ŝtonojn kaj kantu! Ni estas la venkintoj kaj ni dancas triumfan dancon.

Kriĉante ili dancis per la doloraj piedoj, dumane ŝutante terbulojn kaj ŝtonetojn sur sian korpon. Ili fariĝis malpuraj de kapo ĝis piedoj.

– Mi estas Lappar, la Demona Estrego. Ni vadis en sango kaj ni triumfis. Ni disrompadas ŝtonojn sur niaj brustoj. Triumfo kaj gloro! – Tiujn vortojn li kriis fiksante siajn okulojn kun provoko rekte en la sunon. Ili vagadis laŭ la bordo de la rivereto.

– Ni kaptos fiŝojn – diris Lappar.

– Bonege, fiŝkaptado! – ĝojis Tupy. – Ni ŝtelos hokojn kaj tranĉos stangetojn.

– Mi bezonas nek hokon, nek stangeton. Mi kaptos fiŝojn per la nudaj manoj – vadis Lappar jam en la rivereto. Li kuris inter la fiŝojn, kiuj ripozis en la malprofunda akvo. Ĉirkaŭ liaj maleoloj brilis arĝentkoloraj ŝaŭmkronoj. La akvo ekbolis pro la fuĝo de la fiŝoj. Per fulmrapida movo li kaptis en la akvon, kaj jen, ĵetita fiŝeto jam flugis brile al la bordo.

– Mi kaptos por vi multegajn fiŝojn. Karasojn, ezokojn kaj karpojn. Hodiaŭ ni ĉiuj manĝos fiŝojn ĝis krevo.

La ceteraj ekinterbatalis por la predo, sed la sekva viktimo jam estis ĵetita.

– Hodiaŭ mi kaptos ĉiujn fiŝojn el la rivereto! – Li kuradis tien kaj reen en la vibranta akvo, furioze persekutante la fiŝojn, kaj flugigis al la bordo la baraktantajn kaptitojn.

– Ĉu ĉiu havas jam sufiĉe? – li vadis eksteren el la rivereto, tenante en sia mano konvulsiantan beston.

– Ĉu vi jam manĝis? – li demandis, kun subite severiĝanta mieno.

– Antaŭ ol rosti ilin? – demandis Tupy naŭziĝante.

– Jes ja, sen rostado, hodiaŭ ni manĝos vivantajn fiŝojn. Rigardu! – Kaj li jam tenis antaŭ sia buŝo baraktanton.

La ceteraj horore gapis lin. Li ekridaĉis:

– He, tamen ne! Hodiaŭ mi ne deziras fiŝon. Sed hodiaŭ en la vilaĝo ĉiu kato vespermanĝos karasojn, ezokojn kaj karpojn. Surstangigu ilin sur salikvergo! Rigardu, tiel! – Kaj ŝirinte branĉeton li montris, kiamaniere oni povas surstangigi la fiŝojn, pikante tra ilia branko kaj buŝo. Poste li reekis al la rivereto.

– Rigardu, kiom da fiŝoj restis ankoraŭ! Mi kaptos ĉiujn! Hodiaŭ mi ekstermos ĉion vivan en la rivereto! Hodiaŭ ĉiu kato voros fiŝojn ĝis krevo. – Kaj li daŭrigis la mortigadon, tiel abunde ĵetante la predojn, ke la ceteraj apenaŭ povis surstangigi ilin.

Ekscititaj pro la febro de mortigado, Repo kaj Nodo kriegadis: – Plu! Ankoraŭ pli! Ĵetadu, Lappar! Vi estas la Mirinda Fiŝkaptisto!

– Mi estas la Demona Fiŝ-ekzekutisto! – kriis Lappar, ne laciĝante en la ekstermado.

Tupy rigardis lin, kun ĵaluza malamego.

Baldaŭ ili ekkuris al la vilaĝo, svingante la vergojn fetorantajn.

– Hodiaŭ estos festo por la katoj. Fiŝ-vespermanĝo ĝis krevo! Kata dimanĉo, haleluja!

Haleluja, haleluja! ĥoris la ceteraj.

Eĉ Tupy kriadis kun ili.

Ili vagadis per du bicikloj. Lappar veturigis sur sia biciklo Repon, Nodon veturigis Tupy. Ili atingis la monteton ’Kocor’. Ĉi tie la kampvojeto estas tiel kruta, ke eĉ Stefano Ĉuha ne kapablas venki ĝin, kvankam neniu konas pli fortan homon, ol li.

– Ĉiu descendu! – komandis Lappar.

Ili haltis en la sunbrilego.

Tupy, nun residiĝu kaj veturu sur la monteton – diris Lappar kun insida rideto.

– Tio ne eblas – kontraŭdiris Tupy. – Neniu kapablas veturi ĝis la supro.

Lappar fiksis siajn ladkolorajn okulojn al Tupy.

– Ek, antaŭen. Mi venos tuj post vi, kaj se vi haltos, mi surpasos vin. – Kaj lia minacanta mieno pruvis, ke li ne ŝercas.

Tupy kapitulacis. Li ekiris.

– Vi restu ĉi tie – ĵetis la vortojn Lappar al Repo kaj Nodo – sed eĉ moveton mi ne vidu, ĉar hodiaŭ mi estas danĝera. Tion dirinte ankaŭ li ekis al la monteto.

– Klopodu, Tupy, ĉar mi venas! Klopodu, se vi volas savi la vivon! Klopodu, alie mi mortpremos vin! – kriegadis Lappar.

Tupy obeis. Liaj dentoj grincis. Ekveturinte tuj li sentis, ke neniam li kapablos atingi la supraĵon. Poste ĉio ruĝiĝis antaŭ liaj okuloj. Poste li pensis, ke prefere li haltos, lasos sin mortpremi, ŝajne hodiaŭ li devas perei neeviteble. Poste tamen li atingis la supraĵon. Ankaŭ Lappar tuj post li.

– Brave, Tupy! Bravege! – laŭdis lin Lappar kun sarkasma ridaĉo. – Nun ekiru reen, ni kunportos ankaŭ la ceterajn.

Tupy ne povis eĉ respondi. Li ekruliĝis malsupren per sia veturilo. Repo kaj Nodo sorĉite gapis la proksimiĝantojn, kies ĉemizo estis malseka kaj kies vizaĝo estis kovrita de ŝvito, kiel tiu de la malliberuloj, kiujn ili kaŝrigardis en la ŝtonminejo.

Tupy forpuŝis la biciklon kaj sternis sin teren. Ankaŭ Lappar haltis.

– Mi estas Demona Estrego! Tupy, vi estas la vicestro. Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Tupy, nun ek antaŭen, kunportu Repon. Mi portos Nodon, tuj malantaŭ vi. Se vi haltos, mi mortpremos vin.

– Mi faros nenion – diris Tupy sen forto. – Prefere mi mortaĉos tuj, ĉi tie. Mortpremu min tuj, ĉi tie. Li ĵetis sin dorsen, disetendante la brakojn.

Lappar fiksis siajn okulojn al li. Lia rigardo estis flamo. – Ekiru, mi ordonas!

– Ne kaj ne! – skuis la kapon Tupy elĉerpita, kuŝante inter la herboj.

Lappar eltrovis ion novan: – Vi estas la vicestro. Ekiru sola! Mi sidigos Repon antaŭ min sur la biciklon, Nodon malantaŭ min, sur la pakaĵlokon, kaj ni venos post vi. Hodiaŭ mi estas timegenda kaj neebla.

La ceteraj obeis, kvazaŭ narkotitaj pro la perforto. Tupy rezignante ekveturis, Lappar sekvis lin kun sia duobla ŝarĝo. Ĉi-foje li ne kriadis. Stertorante li spiris, liaj okuloj cirkulis freneze, liaj lentugoj brilis sub la ŝvito, kiel ardaĵoj. Neniu kredis, ke ili transvivos la aferon, tamen ili alvenis sur la supro. Tiam la pulmo de Lappar jam ŝiradis la aeron kun ŝrikanta spirego. Nun li ĵetis sin dorsen, liaj okuloj rigidiĝis, kaj li fariĝis senvorta por kelka tempo. La ceteraj ĉirkaŭstaris lin sorĉitaj.

Poste Lappar ekparolis. Mallaŭte kaj raŭke: – Mi estas la Antikristo. Jen, mi pereas. Sed antaŭ mia morto mi faras mian testamenton. Aŭskultu min, ĉar mi volas, ke ĉio estu tiel post mia morto. Miajn okulojn ne fermu. Kun malfermite rigidiĝintaj okuloj mia kadavro estu portita sur la promontoron. Repo, al vi mi testamentas la vilaĝon. Nodo, via estos la arbaro. Tupy, viaj estos la rivereto kaj la fiŝoj. Se mi jam estos sur la promontoro, Repo, vi bruligu la vilaĝon. Estu tiam nokto kaj bruligu ĉiun domon unuope. Nodo, vi bruligu la arbaron. Ĉiun arbon kaj arbuston unuope. Tupy, vi bruligu la rivereton kaj la fiŝojn…

Tupy volis interrompi lin konsterniĝante, sed Lappar ne lasis.

–… se la Antikristo mortas, tiam eĉ la akvoj povas bruli. – Li spiradis iom, poste daŭrigis. – Se jam brulos ĉio, vi ĉiuj kolektiĝu sur la promontoro kaj tranĉu vian gorĝon. En mia morto mi volas vidi per miaj nefermitaj okuloj ĉion flamanta kaj sanganta.

– Tion dirinte li endormiĝis.

La ceteraj kaŭris ĉirkaŭ li kun timego.

– Ĉu li jam mortis? – demandis susurante Repo.

– Ne. Aŭskultu. Li spiras ankoraŭ. – Tupy respondis tion, la vicestro.

Ili silentis longe, tre, tre longe, ĉar jam krepuskiĝis, kiam la okuloj de Lappar malfermiĝis.

– Jen la morto! – ili pensis ĉiuj kun teruro, sed ne, ĉar Lappar sidleviĝis, mezuris ilin per rigardo kaj diris:

– Timu kaj tremu, ĉar mi estas Demonulo! Timu kaj tremu, ĉar vi estas ĉiuj fatrasoj.

– Hodiaŭ ni ŝtelos melonojn – diris Lappar.

– Neeble – diris Tupy. – La kampgardistoj havas fusilojn, ŝargitajn per salo.

– Tamen ni ŝtelos – diris Lappar, iom malpli memfide.

Ili sidadis plu senvorte. Lappar suprenrigardis al la nuboj: – Tuj pluvos. En pluvo mi ne volas melonojn. Ni ne bezonas melonojn. Prefere ni ŝtelu fusilojn kaj pistolojn. Pistolojn por Repo kaj Nodo, ĉar ili estas soldatoj. Tupy, vi ricevos fusilon, ĉar vi estas la vicestro. Ankaŭ mi havos fusilon, sed pli grandan, ol vi. Poste ni kunpelos la kampgardistojn kaj mortpafos ilin. Ĉiun melongardiston kaj Alekson Piron. Mi ekstermos ilin, ĉar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin, ĉar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin vice ĉi tie antaŭ la muro – daŭrigis Lappar. – Mi diros al la unua. ’Sur-genuiĝu kaj petegu por via vivo. Se vi petegos bele, vi povos forkuri.’ Sed vane li petegos kiel ajn bele; mi ekparolos: ’Pafu!’, kaj ni mortpafos lin. Poste mi diros al la sekva gardisto: ’Se vi petegos pli bele, ol la unua ĉi tie, tiam vere vi povos foriri’. Sed li petegu kiel ajn bele, ni mortpafos ankaŭ lin. Kaj en bela vico ĉiujn. Fine sekvos Alekso Piro. Mi diros al li: ’Surgenuiĝu kaj, se vi petegos pli bele, ol tiuj ĉi, certe vi estos la sola, kiu liberiĝos’. Tiam li surgenuiĝos kaj komencos. Mi komandos: ’Petegu pli bele!’ Tiam li petegos pli bele. Mi postulos denove: ’Ankoraŭ pli bele!’ Kaj li petegos jam tre bele. Tiam mi diros. ’Ĉio, kion vi diris, estas bagatelaĵo, vi forgesis ploregi, cetere vi estas fatraso kaj malbravulo’. Kaj mi diros: ’Pafu!’, kaj ni mortpafos ankaŭ lin.

La ceteraj aŭskultis lin kun abomeno. Kia kulpo povas ŝarĝi la animon de Alekso Piro, per kiu li meritis tiel teruran morton?

– Tupy, ekiru kaj rabu fusilojn. Se vi ne akiros fusilojn ĝis vespero, ankaŭ vi estos mortpafita. – Lappar eksilentis kaj profundiĝis en meditado. Ĉar, se Tupy ribelos kaj ne ŝtelos fusilojn, tiukaze per kio li estos mortpafita?

Poste Lappar komencis pensi pri aliaj aferoj.

– Tamen ne. Mi ne bezonas fusilojn. Prefere ni ŝtelos vinon. Ni ŝtelos vinon kaj ni ebriiĝos. Ni diboĉados kaj faros ekscesaĵojn. Mi scias, kiamaniere oni povas ŝteli vinon. Mi ŝtelrigardis, kiel faras tion la liveristoj. Nodo, via patro estas ĉarpentisto. Iru hejmen kaj ŝtelu drilon. Repo, vi rabu pumpilon de biciklo. Tupy, venu kun mi, ni trarompos la kelpordon.

Sed ili ne devis trarompi ĝin. La kelpordo ne estis fermita. Ili ŝteliris en la obtuzan malhelon kaj ĉirkaŭokulumis. Lappar subite kriis al Tupy: – Kial vi gapadas ĉi tie? Mi vidas nenion. Forkuregu kaj ŝtelu kandelon. En malhelo mi ne volas vinon.

Tupy forkuris, sed post nelonge li revenis, kaj tiam alvenis ankaŭ la ceteraj.

Lappar komencis la laboron. Li boris maldikan truon en la barelo, sed vino ne venis el ĝi.

– Malplena – konstatis Tupy.

– Ne babilaĉu, ĉar mi arestigos vin! – kriis Lappar.

Li prenis la pumpilon, kiun alportis Repo, kaj li pumpis iom da aero tra la trueto. Poste li surgenuiĝis, kaj almetante la buŝon al la truo, komencis suĉi la vinon. Kiam la soldatoj revenis, alportante ladan gamelon, Lappar jam denove pumpis. Ili metis la gamelon sub la maldikan fluon, kaj almenaŭ ĝi pleniĝis.

– Tupy, tio estas la via, ĉar vi estas la vicestro. Eltrinku ĝin ĝis fundo.

Tupy malinkline komencis glutadi.

– Vice ĉiu ricevos unu gamelon, kaj poste denove po unu ĉiu persono, ĉar hodiaŭ ni diboĉados. Ni ebriiĝos kaj faros ekscesaĵojn.

– Ili stumbladis kun kapturno el la kelo eksteren. Jam pluvis.

– Kantu – komandis Lappar.

– Fuŝkantante ili amblis laŭ la ĝardendorsa vojo. La griziĝanta pejzaĝo estis senviva kaj trista.

– Nun fosu mian tombon kaj enterigu min vivanta – diris Lappar. – Enterigu min kaj mi elvenos elsub la tero, ĉar mi estas la Demonulo.

Ili diskuris akiri fosilojn.

– Ĉi tie estu mia tombo – montris Lappar lokon sub granda arbo. – Faru por mi fosaĵon, mi staros en ĝin kaj vi enterigos min staranta, ĉar oni enterigas la Demonulojn ĉiam starantaj. Fosu kaj kantu.

La soldatoj komencis fosi.

– Tupy, foriru kaj ŝtelu por mi trogon. Mi ne volas esti pluv-batata.

Poste li ekzamenis, kiom profunda estas la fosaĵo. Ĝi atingis nur ĝis genuo. Li sidiĝis teren, la ŝtelitan trogon li apogis al sia kapo kiel ŝirmilon kaj senvorte observis la kantantajn tombofosistojn. Ili jam staris ĝis kokso en la tero. Per mangesto li signis: plu. Kiam la fosaĵo atingis jam ĝis la ŝultro, li staris en ĝin.

– Nun enterigu min! – li donis la komandon.

Ili komencis reŝuti la teron. La malfiksa tero atingis liajn genuojn. – Iu piedpremu ĝin. Tiel malfiksa ĝi valoras neniom.

Tupy saltis en la kavon kaj tretadis ĉirkaŭ la Demonulo. Poste ili daŭrigis la reŝutadon de la tero. Kiam ĝi jam atingis ĝis talio, ili piedpremis ĝin denove. Baldaŭ Lappar estis ĝis la ŝultroj subtere, nur lia kapo kaj liaj disetenditaj brakoj restis super la tero.

Nun kantu kaj dancu ĉirkaŭ mi. Dancu mian mortodancon ĉar la Antikristo estas enterigita. Dume mi elŝiros min el la tero kaj ni ekscesos senbride kaj freneze, ĉar mi estas Demonulo.

La pluvo jam falis dense. La ceteraj ebrie ekkantis kaj ekdancis. Lappar streĉis sin. Li provis elleviĝi el la tero, per siaj disetenditaj brakoj, sed eĉ moviĝi li ne povis. La ceteraj inside atentis lin. La vizaĝo de Lappar deformiĝis, liaj helkoloraj okuloj sovaĝe cirkulis, pluveroj kaj ŝvito fluis desur lia kapo, sed vanis la klopodo, li ne povis eĉ moviĝi.

Tupy kriis al li, per voĉo nekuraĝa: – Elŝiru vin, Demonulo!

Lappar jam grincigis la dentojn pro la fortostreĉo. La ceteraj daŭrigis la mortodancon.

– Haltu! – ekkriis Lappar. – Ĉiu kuru kaj kolektu por mi rubusojn. Kolorigu mian vizaĝon nigra. La nigra vizaĝo donos al mi Demonan forton.

Ili diskuris ridaĉante. Singardeme kaj rifuĝprete unue Tupy ŝmiris la vizaĝon de Lappar per rubusoj. Sed kiam ili konvinkiĝis, ke Lappar ne povas uzi siajn brakojn disetenditajn, ili plikuraĝiĝis kaj ŝmiris la nigran kaĉon pli kaj pli pasie sur la kapon de Lappar.

– Mi estas la Antikristo – kriadis tiu – tuj mi elŝiros min el la tero, kaj poste mi elŝiros ankaŭ ĉi tiun arbon kaj per ĝi mi disrompos kaj dispistos vin kaj ĉion, ĉar mi estas la Demonulo!

La ceteraj dancis plu en sovaĝa gajeco, ili ĵetadis al la kapo de Lappar jam ne nur rubusojn, sed ankaŭ koton, kaj Tupy ĵetis al lia vizaĝo eĉ putrintan tomaton.

– Elŝiru vin, Demonulo! Vi estas ja la timeginda! Eliĝu el la tero, se vi kapablas.

Lappar jam ne povis eĉ respondi. Nur liaj okuloj cirkulis ankoraŭ, sed liaj brakoj kuŝis apud li elĉerpitaj.

– Mi kovras vin per la trogo, por ŝirmi vin kontraŭ la pluvo – kriis la vicestro, kaj la trogo jam estis metita super Lappar.

Jam forte pluvis kaj komenciĝis la vesperkrepusko.

– Ni rulu sur lin rokojn – kriis Tupy – se li estas la Demonulo, li povas disĵeti de si eĉ monton.

Per komuna forto ili alportis grandegan ŝtonon. Poste ili alportis ankoraŭ multe da ŝtonoj, brikoj, kaj ankaŭ rubaĵojn, sterkon, ĉion. La tombo de Lappar finfariĝis baldaŭ.

Unue la soldatoj ŝteliris for.

Tupy kantaĉis ankoraŭ iom, ebrie sidante sub la arbo, sed poste ankaŭ li stariĝis.

– Elŝiru vin, Antikristo! – li kriis, sed nur duonvoĉe, kaj ankaŭ li ektrotis hejmen.

Li sentis malbonan guston en la buŝo, pro la vino, kaj li sentis seniluziiĝon. ’Tiu Lappar estis fatraso. Ni estus devintaj likvidi lin jam pli frue’ – li pensis kaj haltis kun subita ektimo.

La tero moviĝis kaj aŭdiĝis bruego. Kun teruro li hezitis, sed nur momenton. ’Nenio! Oni faras eksplodon en la ŝtonminejo’ – li pensis. – Morgaŭ ni iros tien kaj ŝtelrigardos la malliberulojn.

La ŝuflikisto

25 Dec

La ŝuflikisto

de Julio BAGHY

Tia granda domo, en kia ankaŭ mi loĝas, respegulas la bildon de la metropolo. Ĝi tenas en si ĉiuspecajn kaj ĉiurangajn homojn. La loĝantoj retiras sin al siaj skatolkavernoj kaj ne interesas ilin la zorgoj, ĉagrenoj de la najbaroj. Estas ĉi tie generalo kaj invalida soldatalmozulo; estas pozanta ventkapa profesoro kaj por pano luktanta studento; riĉa posedanto de ĉapelmagazeno kaj pala modistino, laboranta ĝis blindiĝo ĉe petrollampo; korpulenta bankiero kaj bankservisto kun sep malsataj gefiloj; per aŭto paradanta teatrodirektoro kaj sengroŝa aktoro. Ĉiu estas tiaspeca homo, kiu ne povas interesiĝi pri la alia, ĉar tiam — ho kiom da superfluaj penoj! — eble li povus eĉ helpi sian homfraton.

Sed ne temas pri tio. Mi volas rememori pri mizera ŝuflikisto, kiu loĝis ĝuste, en kela ĉambro, sub mia loĝejo. Jes, li loĝis, ĉar antaŭ semajno li transloĝiĝis tien, kie la zorgoj pri luprezo jam ne torturas plu. Li mortis, kaj malproksime, tre malproksime de tie ĉi, lasis enierigi lin — la urba magistrato. Kvar nerabotitaj tabuloj, kelkaj najloj sufiĉas por tia modesta vireto, kiu flikadis nur malbonajn ŝuojn dum sia tuta ekzistado. Cetere li ricevis senpagan ripozejon kiel la eminentuloj de la nacio. Ĉu tiom ne sufiĉas por honorigo?

Ne! Guste pro tio mi skribas pri li. Restu surpaperigita memoraĵo pri la maljuna ŝuflikisto. Li meritas tion, ĉar li estis — homo. Stranga hometo li estis. Oni priridis lian manion. Mi prilarmis ĝin. Oni trouzis lian sentimentecon. Mi estus preferinta kisi liajn grandajn manojn, deformitajn de laboro. Eĉ nun mi vidas lin antaŭ mi tiel, kiel dum tiuj posttagmezaj horoj, kiam apogante sin al la pordego li fumis cigaredon, fiksitan inter du dentoj por ne malhelpi lin en la parolado. Verŝajne nur tiuj du dentoj restis nedifektitaj ĉe li. Konservis ilin por ĉiam la — fumo. Ĝiba dorso, plata brusto, C-formaj kruroj kaj proporcie multe pli granda dekstra mano estis lia metia ŝildo: “mi estas je via humila servo, sinjoraj moŝtoj, la tre malmultekosta ŝuflikisto.”

Jarojn mi vidis lin, jarojn li incitadis mian interesiĝon, kaj jarojn mi ne alparolis lin. Kial? Mi mem ne scias.

Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego.

“Mi vidis, sinjora moŝto, ke via filino havas flikendajn ŝuojn. Bonvolu sendi ilin al mi.”

Tiel simple li parolis, kiel laborpetanto.

“Nu bone, avĉjo; mi sendos ilin.”

Havu laboron la maljunulo, mi pensis, kaj por ne forgesi la aferon tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno.

Vespere ĉio estis en ordo aŭ pli ĝuste tute kontraŭe. La flikitaj ŝuetoj de mia filino paradis sur la tableto. Bela zorga laboraĵo, tia bela kaj zorga, kia povas aspekti la flikista majstraĵo, sed … mia edzino rakontis, ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi. Tio ĉi surprizis, konsternis min, kaj sincere konfesante mi iom ekkoleris. Tuj mi rapidis al li por aranĝi la ĝenan aferon.

Li sidis ĉe sia labortableto kaj vespermanĝis. Inter la diversaj iloj antaŭ li staris botelo da lakto kaj tranĉaĵo da pano. Ĉirkaŭ li sur la planko kuŝis amaso da infanŝuoj, botetoj, sandaloj. La peza sufoka atmosfero kvazaŭ kunpremis mian gorĝon kaj tordis la nazon. Petrollampo kun rompita cilindro flave lumis kiel forgesita kandelo ĉe katafalko. Fumteksita vualo kovris ĝian cilindron.

Mi ekhaltis antaŭ li. Li alrigardis min. La melankolia rigardo de liaj grizaj okuloj senarmigis mian koleron. Ŝerctona riproĉo maskis mian subitan emocion.

“Nu, avĉjo, jen kia sensencaĵo! Ĉu oni vidis similan? Mi riparigas ĉe vi la ŝuetojn de mia filineto kaj vi ne volas akcepti la prezon por via laboro.”

“Ĉu tio afliktas vin?” demandis li post ioma silento.

“Jes, eĉ ofendas min.”

“Tiam pagu por ĝi,” diris li kun mallaŭta voĉo.

“Kiom mi ŝuldas?”

“La ĝojon de du infanoj.”

La respondo surprizis min. Nekomprenante ĝian sencon mi embarasite kalkulis la monbiletojn. Fine estis necese ripeti la demandon.

“Kiom mi pagas?”

“La ĝojon de du infanoj.”

Maniema maljunulo, mi pensis kaj preninte la sumon kutiman por ŝuplandado de paro da ŝuetoj mi metis ĝin sur la tablon.

“Jen prenu, avĉjo!”

Li karese palpis la monbiletojn, poste zorge gladis ilin per siaj larĝaj manplatoj sur la genuo kaj milde ridetis al mi.

“Humile mi dankas, sinjora moŝto, eĉ en la nomo de la tria infano.”

La monon li lokigis en la fundon de la tirkesto kaj poste, kvazaŭ forgesante pri mia ĉeesto, li daŭrigis la manĝadon. Mi ne povis tuj foriri. La interesiĝo, dum jaroj retenita en mi, nun volis profiti la okazon, sed mi ne sciis kiel komenci … Atendo … La maljunulo turnis sian rigardon al mi, sed nun demando sidis en la okulparo. Ankoraŭ gluteto da lakto, ankoraŭ porbuŝa peceto da pano kaj li donis vortojn al la muta demando:

“Ĉu mi redonu la trian infanon?”

“Ne, ne!” mi protestis energie kontraŭ la miskompreno. “Kiel vi povas eĉ pensi tion? Ne pro tio mi atendas, sed mi deziras aŭskulti vian parolon pri vi, pri via vivo, pri …”

“Por kio? Vi vidas, sinjora moŝto, mi estas simpla ŝuflikisto. Kion paroli pri tio?” kaj li indiferente suĉis longan gluton el la botelo.

“Jes … vere … kion paroli pri tio? … Sed klarigu al mi, ĉar mi ne komprenas, kial vi volis senpage ripari la ŝuetojn de mia filineto?”

“Ĉar ili estis truetaj, kaj … kaj … tiuj de la sinjora moŝto simile estas tiaj.”

Mi sentis hontruĝon sur miaj vangoj. Jen, por ĉio oni devas pagi la prezon. Eĉ por la plej bonvola interesiĝo.

“Tiu ĉi paro servas por la ĉiutago,” mi provis senkulpigi min. La sinjoraj moŝtoj ofte defendas la prestiĝon per mensogetoj. “Sed ne pri tio temas. Diru, avĉjo, kial vi flikadas senpage? Ĉar por multaj vi laboras senpage. Nun mi komprenas, kion signifas via kurioza tarifo …”

Longe li ne respondis, sed vidante mian obstinan atendon fine li ekparolis.

“Nu, bone, mi rakontos tion, por ke oni eksciu, kia hipokrita mi estas. Pro egoismo mi flikadas senpage. Mi akiras por mi ĝajon per infanĝojo … Jam pli ol dudek jarojn mi vivas en tia ĝojo. Tre malmultaj povas aserti, ke ili havis tiome daŭran ĝojon. Nun mi jam staras proksime al mia tombo, kaj tamen la ĝojo gastadas konstante ĉe mi. Ĝi rekompencas min por la malplena juneco.”

“Ĉu via edzino mortis tro frue?”

“Neniam mi havis tian.”

“Ĉu trompiĝo?”

“Neniam mi povis trompiĝi, ĉar neniu amis min. Mi estis tre malbela knabo, kurbkrura, pigmea kun plata brusto, senforma nazo kaj flamruĝaj haroj. Oni trovis min ie sur strato. Neniu amis min, escepte mian mastron. Pro amo li karesis ĝibon sur mian dorson, por ke mi havu rememoraĵon pri li, sed tamen li donis manĝaĵon al mi kaj zorgis pri miaj ĉifonoj. Li estis ja tia. Estas homoj, kiuj pro amo oferas sin, kaj estas tiaj, kiuj pro amo oferas aliajn. Mi ne volas kalumnii lin. Post lia morto eĉ mi heredis ion. Lia vidvino, forpelanta min el la domo, ĵetis post mi liajn alenojn, martelojn, ŝulignojn … Mi devis ekmigri, sed la homoj evitis min ĉie kaj ankaŭ mi evitis ilin. Foje, post longa de vilaĝ-al-vilaĝo vagado, mi venis en la ĉefurbon. Ĉi tie ĉio pliboniĝis. Oni ne evitis min plu, ĉar oni tute ne rimarkis min. Kelkajn jarojn mi flikadis, laboradis en la periferioj. La malriĉuloj alportis riparigi siajn botojn, ŝuojn, pantoflojn, kaj el ili kelkaj volonte paroladis kun mi pro la — kredito. Mi vivis, ĉar ne venis al mi la penso “ne vivi.” Foje iu foirartisto vokis min al si. Li serĉis kuriozaĵon por sia budo kaj mi tre taŭgis esti “hundkapa tataro” en lia budo. Tiam mi ekploris la unuan fojon. Mi ne iris kun li, eĉ de tiu tempo pli zorge mi kaŝis min en mia kelo … Foje mi havis najbaron, tre, treege malriĉan viron. Li similis al mi kaj nia abomena aspekto fariĝis la bazo de amikeco. Sincere mi ekamis lin, ĉar ankaŭ li ridetis neniam. Mizera homo li estis. Ne havante metion li vivis per tio, kion la okazo donacis al li … Iun tagon, mi rememoras, ke estis kruela vintra frosto, kiam li vizitis min en la kelo. Li sidis … sidis kaj ridetis. Li kondutis strange, tre strange. Li sidis kaj ridetis: ‘Kio estas al vi?’ mi demandis. Li komencis krii, kriadi, ke li sentas sin feliĉa kaj ke li havas tian ĝojon, kian li esperis neniam. ‘Ĉu vi ĝojas? Kial?’ mi demandis. Li respondis, ke pro tio, ĉar li donacis sian peltan subjakon al infano, duonnude tremanta sur la strato. Poste li ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, kaj liaj larmoj abunde fluis, fluis … Strange, mi pensis, ĉu tia estas la feliĉa ĝojo? Kaj mi demandis: ‘Kio estas la feliĉo en tio?’ Li respondis: ‘Provu kaj vi ekscios!’ ‘Mi ne havas subjakon por donaci,’ mi respondis. ‘Ne gravas la subjako, sed vi povas fari botetojn, vi scias flikadi truajn ŝuetojn. Provu tion!’ … Nu kaj foje mi provis kaj poste ankaŭ mi ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, ĉar — Dio mia! — la ĝojo de la malriĉaj infanoj estas ĉiela donaco. Ĝi ŝtelas sin en la koron de la orfa maljunulo kaj ĝi fabelas tiajn rakontojn, kiajn neniam povis fabeli al mi — patrina buŝo. … Rigardu, sinjora moŝto, ĉi tiun pugnograndan ŝueton! Al la eta Magdalenjo de la korto-balaisto ĝi apartenas kaj morgaŭ Dio repagos la plandumon, kiam ridetantaj infanlipoj ekkrios: ‘Bela ŝueto! … mia ŝueto!’ … Jen pro kio mi petis por la plandado la ĝojon de du infanoj …”

Dolora ĝojo karesis mian koron. Mi ne rememoras, kiel mi forlasis la mizeran ŝuflikiston, sed tion mi scias, ke multajn semajnojn mi serĉis truojn sur infanŝuoj kaj sincere bedaŭris, ke mi ne scipovas flikadi, plandadi. …

Ĉio pasis. La senpaga ŝuflikisto de cent kaj cent paroj da infanŝuetoj jam transloĝiĝis por ĉiam al la nekonata mondo kaj lasis siajn ilojn orfaj. Ho kiel mi deziris, ke lian ĉerkon akompanu tuta armeo da dankemaj infanaj koroj, sed ĝin sekvis nur lignomiena pastro, alkomandita policano kaj mi.

Sinjoro Melonkapo

25 Dec

Sinjoro Melonkapo

de Julio BAGHY

Unu el la plej simplaj figuroj estis sinjoro Melonkapo. Tiu ĉi nomo, moke donacita al li de liaj kolegoj, iom post iom preskaŭ forgesigis la oficialan. Nur malofte oni memorigis lin, ke antaŭ dudekses jaroj li estis baptita Kazimiro Georgo Precko. La altruditan nomon li portis kun sama tolero silenta, kiel la ŝarĝojn de la ĉiutaga vivo.

Li estis modeste salajrita skribisto ĉe la departementestro. (Ho, la sinjoro departementestro estas vere altrangulo. Li havas kaleŝon kun du paroj da pursangaj ĉevaloj, kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon de lia grafa moŝto por eventualaj ekskursoj). Sinjoro Melonkapo — ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto — havis sensignifan malaltan staturon. Lia ronda kapo kun haroj ĝisradike tonditaj, la malgranda pinta nazo, ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta, la senĉese palpebrumantaj okuloj fulgonigraj kaj senesprimaj, la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj de la kaprica mano de la naturo, donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton. Li ŝajnis pli simpla, sensignifa ol estis efektive.

En lia naiva animo naskis la vivo tri dezirojn. En komenco li mem ne konsciis pri ili. Poste la sanĝoj fariĝis revoj kaj iom post iom la revoj evidentiĝis realigeblaj deziroj. Tri modestaj deziroj de modesta homo: ofico por certigi la ekzistadon; edzineto bonkora por dividi la zorgojn kaj infano ridetanta por doni feliĉajn minutojn post la grizaj horoj de la laboro.

Memkompreneble ĉio dependas de la providenco. (Ho, providenco, kiom multe oni postulas de vi!)

Li estis enamiĝinta, sed konforme al la provizora ofico. La amata idealo estis servistino ĉe lia dommastro. Knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj. Ŝi ĉiutage vekis lin, alportante kun granda bruo du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto por matenmanĝo. Ŝi zorgis pri lia mizera kamero, kiun li nomis plenkontente “mia ĉambro”.

Kelkfoje, dum la cindrulino de la domo lerte manumis la balailon, li sidis en la sola kaduka fotelo, kies risortoj jam delonge trapikis la ŝtofon kaj kiam la knabino honteme mallevis siajn okulojn por ŝtelĵeti rigardon al la sinjoro de la kamero, li ĉiam respondis bonkore per embarasa rideto. Foje li fariĝis tre kuraĝa. Li ŝtelis kiseton, apenaŭ senteblan.

Lia amo estis laŭregula: en komenco rideto, kaj poste — kiseto. La kisoj plioftiĝis. Ili jam ne estis plu ŝtelitaj. (Laŭregule estas ja, ke nur la unua kiso estas ŝtelita.) Kion mi rakontu pri ilia amo? Ĝi estis simpla, ĉiam ripetiĝanta historio de ĉiu amo, ĉar foje … dum bela aŭtuna vespero … Eh, mi ne volas paroli pri tio.

Oni diras, ke nuntempe ne okazas mirakloj. Granda eraro!

En iu mateno la bonfaranta morto silente fermis la palpebrojn de maljuniĝinta aktovermo. La vakantan oficon okupis mia heroo Kazimiro Georgo Precko, dank’ al la bonvolo de la departementestro. (Jen, multfoje estas utile kun humila riverenco saluti la altrangulojn.) Tiamaniere la providenco plenumis la unuan deziron.

La nova situacio aliigis eĉ la sintenon de liaj kolegoj. Ili ne kuraĝis plu nomi lin sinjoro Melonkapo. Ankaŭ li mem aliformiĝis. La harojn li lasis kreski ĝis tia longeco, kiu ebligis fari laŭmodan frizuron. Kun troa zorgo li penadis bantumi elegantajn kravatojn el multkoloraj rubandoj. Eĉ lukson li permesis al si. Li mendis du novajn vestojn. (Unu estu por la festotagoj kaj la alia en la oficejo por konservi la oficialan dignecon!) Li fariĝis incitema en la laboro kaj pli aŭdaca en la revado.

Li pensadis pri edziĝo. Multfoje li rememoris pri la knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj kaj lia fantazio vagadis ĉiam pli kaj pli malproksimen. Li jam vidis sin kun infano rajdanta sur liaj genuoj, kiam la hometo per graciaj manetoj tordas liajn lipharojn …

Havante novan oficon li luis ankaŭ novan loĝejon. Nur malofte li rekontis la modestan idealon. (Hja, malnova vero, ke la ofico donas multe da laboroj, precipe, se la amata persono ne plu konvenas al la nova situacio.) Verdire, la amrilato de la modeste salajrita skribisto tute ne plaĉis jam al la sinjoro “oficisto”.

Sed venis la providenco bonŝance (ĝi venas ĉiam bonŝance) kaj kondukis lin al amuzado dum la lasta tago de la jaro. Tie li konatiĝis kun instruistino, kiu ne havis tiutempe postenon. Ŝi estis grizokula, malaltfrunta kaj larĝbuŝa fraŭlino. Tuj evidentiĝis, ke la sako trovis sian flikon.

Li zorge rigardadis kun oftaj palpebrumoj la delikatajn. konturojn de la blankaj manoj. (Je Dio, ŝi havas vere belegajn manetojn. Tiajn manetojn havas nur la sinjorina moŝto de la dspartementestro. La dio zorgu pri la saneco de ambaŭ!) Li ebriiĝis de la odoro de ŝiaj pomaditaj pajlokolaraj haroj kaj en lia animo malheliĝis la bildo pri la ruĝmana, glathara idealo.

Li komencis babiladon. Li parolis pri sia ofico, pri la nova salajro-altigo, pri la nova skribisto, kiu estas terure impertinenta. Foje li kuraĝis rememorigi lin, ke antaŭ nelonge sinjoro Kazimiro Georgo Precko estis ankoraŭ skribisto kaj oni nomis lin sinjoro Melonkapo. Terura impertinenteco. (Sed kion fari, la nova skribisto estas nevo de la departementestro. Ho, se li ne konsiderus altvalora la amikecon inter li kaj la sinjoro departementestro, tiam li punus severe la petolan, senpripensan junulon.) Li parolis kaj parolis, ĝis fine li decidis kaj — svatis la fraŭlinon por si.

Iom mirante, iom surprizite pro la neatendita atako (Dio donu tian atakon al ĉiu fraŭlino!) iom ruĝiĝante ŝi donis respondon: jes!

Baldaŭ okazis la edziĝa festo en intima familia rondo. Sinjoro Melonkapo — pardonu! (mi preskaŭ forgesis, ke li estas jam oficisto) — sinjoro Kazimiro Georgo Precko kvazaŭ naĝis en la maro de la feliĉo.

En la antaŭurba kvartalo al alia sinjoreto portis ĉiumatene du bulkojn kaj duonlitran poteton da lakto — la servistino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj kaj … okuloj ruĝaj pro dumnokta plorado.

Jam ŝajnis, ke la providenco plenumis nur parte la dezirojn de nia heroo (por senpaciencaj homoj ĉio ŝajnas esti duone farita), ĉar lia plej dorlotata deziro ne realiĝis. La silenton de la hejmo ne rompis ridado de infanaj lipoj.

Ĉio estis en ordo. Modesta kontenteco, paca kunvivado karakterizis lian familian vivon. Ankaŭ la financa situacio pliboniĝis, ĉar elektis lian edzinon instruistino en elementa lernejo.

Malgraŭ ĉio lia animo havis sekretan doloron, kiu senĉese turmentis lin. Ofte li pasigis longajn horojn en melankolio. Nedivenebla ĉagreno tranĉis sulkojn sur lia frunto. Kiam oni parolis antaŭ li pri infanoj, tuj larman vualon tiris al liaj okuloj ia stranga emocio. Ne unufoje okazis, ke promenante sur la strato li haltigis preterpasantan infanon. Kun malgaja rideto li profundiĝis en observo de la senkulpaj okuloj kaj ŝovis kelkajn groŝojn por bonbono en la etajn manojn. Poste, kvazaŭ rifuĝante de persekutanta penso, li kuris tien kaj reen de strato al strato.

Kvar jaroj pasis. Foje, dum plumbkolora novembra posttagmezo, revenante el sia oficejo, li estis nekutime gaja. Li ĉirkaŭprenis haj kisis sian edzinon tiel delikate, kvazaŭ pie, kiel en la unuaj tagoj de la edzeca vivo, Kun miro ŝi rigardis lin.

Li sidiĝis al la tablo por trinki tason da kafo. Kun oftaj palpebrumoj li petale ridetis al sia edzino. Milda, karesa kaj komprenon serĉanta estis lia rigardo, sed ŝi ne povis diveni ĝian signifon.

— Strangan humoron vi havas hadiaŭ — ŝi rimarkis.

Anstataŭ respondo li salte leviĝis kaj premante al si la edzinon li kisis kaj kisis ŝin.

— Nu, kion vi volas?

Por momento li embarasiĝis, residiĝis al la tablo. Silento. Subite, kvazaŭ eksplode, li ekkriis. Lia edzino preskaŭ faligis la tason.

— Kiel vi opinius? — li komencis kun troa aplombo.

— Pri kio?

— Se Dio donacus al ni infanon … ĉarman, bukloharan …

— Nu jen! Vi denove plektas revon, kiu finiĝas ĉiam per amara kaj vana riproĉo.

— Ne! Neniam! Tio estas mia sola revo kaj ĝi devas, jes jes, devas realiĝi. Nu, edzinjo, mia kara, kiel vi opinius, se tio vere efektiviĝus?

— Vi konas jam mian opinion. Ankaŭ mi tre amas la infanon, sed vi scias, ke neeble estas ĉe ni … neeble … Kion fari?! Ho kiel malfeliĉa mi estas! Ho kiel…

Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.

— Sed eble! — li konsolis ŝin kun triumfa certeco.

La respondo surprizis ŝin. Kontraŭvole ŝi rigardis lian vizaĝon, kies mieno brilis de ĝojo. Ŝi penis diveni la penson, kiu ankoraŭ kaŝis sin en la naive revanta kapo de ŝia edzo.

Pro la subita silento, esplora rigardo de la edzino, li, kuraĝon perdinte, ŝanĝis la tonon pli mallaŭta, malpli entuziasma.

— Vere, vi estas prava … sed tamen, se tio povus okazi … Edzinjo, mia kara, amata mia … mi ankoraŭ nenion petis de vi. Ĉu ne? Nu bonel Mi petis ja de vi por cigaro aŭ por bagatelaĵo, sed … sed edzinjo mia, vi scias ja, ke infano ne estas cigaro aŭ ia bagatelaĵo … ĉu ne? Infano estas io alia, io pli. Ĝi estas vivcelo, la plej sankta io en la vivo … ĉu ne? Ĝi estas ridetanta feliĉo de la familia vivo kaj ne cigaro, aŭ ia alia bagatelaĵo … ĉu ne?

— Sed kion mi faru? Mi estas tiel malfeliĉa vidante vin suferanta pro ĉi tiu ne efektivigebla revo … Vi scias ja, ke mi volonte donus mian propran vivon por vi … — malesperis la virino kaj larmoj ruliĝis sur ŝiaj vangoj.

— Aŭskultu min, edzinjo mia! Aŭskultu min — liaj okuloj malseke ekbrilis. — Vi scias ja, ke infano estas vera trezoro, ke ĝi estas ridetanta …

— … feliĉo de la familia vivo — ŝi finis la frazon iom malpacience. — Tre bone mi scias, tre bone, sed kion mi faru? Kion mi faru? Kion vi deziras de mi?

— Ni adoptu unu!

Momenta silento. Kun malsamaj pensoj ili rigardis unu la alian.

— Ni adoptu unu! — ripetis la edzo preskaŭ plorante. — Mi scias, ke en la “Azilo por Trovitaj Infanoj” ni povos ricevi unu … Mi…

La virino esplore rigardis en la okulojn de sia edzo. Li embarasiĝis kaj daŭrigis kun troa fervoro.

— Tie estas multe da infanoj orfaj, sen helpo kaj forlasitaj de siaj gepatroj … Edzinjo, mia amata, mi petegas, adoptu ni unu el ili! Adoptu ni unu!

Kiel infano li genuis antaŭ ŝin kaj prenante en siajn larĝajn manplatojn la fingretojn de la edzino, li sieĝis per kisoj ŝin. Dum la kisado li ekploris kaj ankaŭ ŝi ne povis reteni la larmojn. Ŝi glatigis la hirtajn harojn de sia edzo kaj kun virina delikateco konsentis.

— Ni adoptos unu, ni adoptos unu …

La posta tago estis festotago por ili. Jam frumatene li zorge brosis la paradan veston kaj ŝi prenis la plej ŝatatan kostumon el la ŝranko. Li rigardis ĉiuminute la montrilojn de la kukola horloĝo kaj esprimis dubon pri ĝia precizeco. Fine alvenis la konvena horo por fari la viziton ĉe la direktoro de la “Azilo por Trovitaj Infanoj”.

Ili ekiris. Dumvoje li aĉetis en iu magazeno pupeton kun moveblaj okuloj.

La direktoro afable servoprete akceptis ilin. La afero estis tre facila, kvazaŭ preparita, kion oni povis konstati el la mieno de sinjoro Melonkapo, tra naiva por esti bona aktoro.

La direktoro kondukis ilin en grandan ĉambron de la du — kaj trijaraj infanoj. La ploretado kaj kria ridado de la infanaro estis la plej rava muziko por la oreloj de nia heroo. Liaj okuloj brilis pro ĝojo kaj kvazaŭ serĉante iun li rigardadis tien kaj reen. La rigardo fine trovis ripozon en fora angulo de la ĉambro. Knabineto, apenaŭ trijara, kun pupeto ludis tie.

Li kuris al ŝi kaj premante ŝin al si, li kisis kaj kisis ŝin kun emocia pasio. La infano rekone ridetis, ĉirkaŭprenis lian kolon. La graciaj fingretoj hirtigis liajn lipharojn kaj la zorge kombitan frizuron.

— Rigardu, rigardul — Li montris la infanon al sia edzino. — Kiel bela ŝi estas! Kiel ĉarme ŝi ridetasl Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton! Ĉu vi vidis iam pli belan? Kaj tiujn brilantajn okulojn! Diamantoj, veraj diamantoj! Jen, edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj, ĉerizaj lipoj, neĝblanka frunteto! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto … ĉu ne?

— Jes, beleta, sed … — kaj ŝi flustris al sia edzo ~– ĉu vi ne vidas, ke la etulino estas kripla? Ŝi havas ĝibon.

Per subita gesto lia larĝa manplato kovris la dorseton de la infano. Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj.

— Ne! Ne! Ne vere! Ŝi ne havas ĝibon! Ŝi ne estas kripla! Ne diru edzinjo, ne diru tion!

Por kaŝi sian emocion, li turnis la atenton al la infano kaj parolis rapide ŝerce al ŝi.

— Rigardu etulino, kion mi portis por vi. Nu kion? … Pupeton. Veran pupeton. Novan pupeton kun moveblaj okuloj … rigardu, nun la pupeto dormas … nun la pupeto vekiĝas … nun denove ĝi dormas … kaj nun denove ĝi vekiĝas …

La infano kaptis la pupon, kisadis ĝiajn vangojn mallerte pentritajn.

— Mi amas pupeton! — ŝi pepetis kaj forte premis la pupon al si.

— Edzinjo! Edzinjo!! ĉu vi aŭdas? — eksplodis kun entuziasma krio la sento el lia koro. — Ŝi diris “mi amas pupeton”. Edzinjo mia, ĉu vi aŭdis iam pli kortuŝan vorton? Edzinjo mia … ni adoptu ŝin … ni adoptu ŝin! Edzinjo … edzineto mia …

La virino rigardis sian edzon. Dolĉa kompreno, senfina kompato, eĉ pardono varmigis ŝian animon. Ŝi fikse, sed kun milda kareso, rigardis al liaj okuloj kaj vidis en ili senesperan baraktadon de patra amo. Ŝi mem ne sciis kial, sed sentis emocian simpation al la eta orfino kaj preskaŭ kontraŭvole etendis la brakojn al ŝi, transprenis la infanon de li kaj longe kisis ŝin.

— Diru al mi, etulino, panjo! Nur diru, kara, pan-jo!

La infano kun necerta voĉo, nekonsciante pri la signifo de la vorto, ripetis ĝin.

— Panjo …

Sinjoro Melonkapo, klinante sin al mano de sia edzino, kisis ĝin kun larma danko. Ŝia respondo estis delikata, senriproĉa rideto.

Kiu scias? eble en tiu ĉi momento petis dian benon por ili en la transtera mondo — la animo de la iama knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj.

Nur nature

25 Dec

Nur nature!

de Julio BAGHY

I.
Grafo Olivero Kutassky embarasite staris antaŭ la pordego de la familia palaco. Lia mieno kiel vivanta demandsigno elokventis pri hezito: “ĉu resti aŭ ne resti?” Ĉu reiri por daŭrigi la posttagmezan digestadon aŭ iri iamaniere al nova regalo? Por havi konsilan respondon li rigardis al la humile palpebrumanta pordisto, sed vane. Ties respektoplena digno mutis kiel la tribeka cigno sur la blazono de grafo Kutassky kaj sur la butonoj de la pordista livreo.

Olivero staris do senkonsile kaj indigne meditis pri la eksterordinaraj okazintaĵoj, kiuj sinsekve devigis lin pensadi pri tio, ke ne ĉio funkcias laŭorde en lia horloĝpreciza ĉiutagaĵo. Unue, je la kvara, Georgo, lia ŝatata servisto, la perlo de ĉiuj lakeoj, ternis kaj post kvin minutoj li kuraĝis denove terni kaj kvankam Georgo apartenis al la plej disciplinitaj uniformportantoj, tamen post du minutoj per tria terno ektremigis — la koron de sia grafo. Evidente, ke Georgo aroge sekvis la dumvintran kaj laŭmodan malsanon. Certe li havas hispanan gripon aŭ almenaŭ simplan influencon, sed en la plej senpretenda okazo — ordinaran nazkataron. Kia skandalo! Malsaniĝi ĝuste en tiu horo, kiam li devus esti je lia dispono ĉe la vestado! Vere, ni vivas en revolucia epoko kaj ties vento tuŝis ankaŭ Georgon.

Sed la trifoja lakea ternado estis nur komenco. Nun sekvis la sinvestado. Neimagebla penado! Unu horo daŭris plilonge ol kutime. Kaj fine, kiam li aperis sur la pordega sojlo por transdoni sin al meritita ripozo kaj retrovi sian ekvilibron inter remburaĵoj de sia aŭtomobilo, tiam la pordisto impertinente koncize raportas, ke “ŝia grafina moŝto antaŭ dek minutoj bonvolis forveturi per ĝi kaj lasis la sciigon, ke lia grafa moŝto bonvolu sekvi ŝin per taksoaŭto”. Per taksoaŭto!! Kial ne per tramveturilo, per fiakro aŭ eĉ — eĉ honte estas pensi! — perpiede? Certe la revolucia vento tuŝis ankaŭ lian patrinon.

Tamen la longdaŭra hezitado kaj senkonsila starado ĝenis lin kaj li riskis subiĝi je demando al la rigide pozanta pordisto.

— Nu, kiel vi opinias?

— Per taksoaŭto…

— Per taksoaŭto!!

En lia voĉo vibris konsterno, sed la pordisto, ne konsciante pri tio, modeste faris sian duan proponon.

— Aŭ perpiede.

Je aŭdo de tiu ĉi impertinentaĵo 1i ne ekkriis indigne, nek svenis, nur ĵetis profunde riproĉan rigardon al la mizera sensentulo, kiu, tute nehavante talenton por legi el lia esprimriĉa okulturno, eĉ motivis la proponon.

— Estas belega vintra tago kaj dekminuta marŝado tra la aleo de vilaoj utilos je la sano de via grafa moŝto.

Kaj miraklo … Olivero konsideris la ŝancojn. Per taksoaŭto veturi certe estas pli subrange ol perpiede, ĉar en tia fiveturilo povas paradi ĉiu judo, havanta kelkajn pengojn en la poŝo, sed marŝi per grafaj piedoj povas nur la grafoj. Por doni indan aplombon al sia decido li suprenrigardis al la familia blazono, pendanta super la pordego kaj firmigis sian volon legante la faman devizon ĉirkaŭ la tribeka cigno: “Saĝe naĝi sur la supro, oron faras el la kupro.” Kian rilaton havis lia decido al la devizo, verŝajne, li mem ne sciis, sed estis familia tradicio turni sin al ĝi antaŭ ĉiu grava paŝo. La kronikoj en la arĥivo asertas, ke tiu ĉi devizo havas magian forton precipe por la poŝo.

Olivero ekiris do per siaj grafaj piedoj. Ĉu la dekminuta marŝado uiilis al lia sano, tion mi ne scias, sed la konsekvencoj pruvos, ke en ia nuna okazo li proprapiede proksimiĝis al tio, kion la romantikaj verkistoj ŝatas nomi fatalo.

Olivero estis apenaŭ dudekunu jara, trodorlotita infano. Infano kaj ne junulo, ĉar la patra sentemeco — ne ofta ĉe viroj — hermetike fermis lin for de la reala vivo. La instituto, kiun li elektis por sia adorata ido, eĉ akcelis la evoluon en la nerekta direkto. Li fariĝis naive kaprica, dande laŭmoda, laŭrange etiketsklava. Lia patrino vane protestis kontraŭ la senprudenta dorlotado. Ĉe tiu ĉi punkto, kvankam la grafo ame plenumis ĉiun deziron de sia edzino, li ne cedis. “Kara Evelino, vi bonvolis naski la filon por mi — li komencis por silentigi ŝin kaj daŭrigis jene — kaj eduki lin inda posteulo estas mia devo. Vi, kara Evelino, heredis, krom la modesta bieneto de via altŝatata patro ankaŭ lian nemotiveblan inklinon proksimiĝi al la subrangaj klasoj. Verŝajne, kara Evelino, inter viajn praulojn hazarde iamaniere ŝoviĝis ia bovinmelkantino aŭ … Estas for de mi la intenco ofendi eĉ pense viajn tre honorindajn praulojn, sed vi, kara Evelino, devas kompreni, ke mi ne povas toleri, ke la ombro de tiu supozita bovino … bovinmelkantino iamaniere ĵetiĝu al la nobela karaktero de unu grafo Kutassky, kiun cetere vi, kara Evelino, bonvolis naski anstataŭ mi”. Tiaj kaj similaj sentencoj torturis la patrinan koron, kiu estis milda, pli nobla ol nobela kaj ĉefe homa. Eble pro la bovinmelkantino. La ceremonia edukiteco kaj riĉeco faris Oliveron modpupo inter la junularo de la alta klaso.

Olivero do ekmarŝis. La neĝo grincis sub liaj paŝoj. La vintra freŝeco pentris rozojn sur liaj palaj vangoj. Iom post iom la bulvarda vivo forpelis lian malbonan humoron kaj vekis naivan interesiĝon en li. Scivole demande li rigardis rekte al la okuloj de ĉiu kontraŭvenanto. Kelkaj junulinoj eĉ respondis per petola rideto, kiu — jen mirindaĵo! — tute ne ofendis lin.

Ĉe la angulo, kie li turnis sin en la aleon de la vilaoj, subite kaj hazarde li puŝiĝis al elegante vestita junulino, kiu rapidpaŝe venis el la apuda sukeraĵejo. Ŝi diskrete ekkrietis. Li balbutis pardonpeton. Indulgema rideto estis la respondo. Post momento ŝi jam rapidis for. La sinsekvaj paŝetoj postlasis kelkloke, kie la neĝtavolo ankoraŭ virge kuŝis sur la trotuaro, graciajn formojn de filigranaj plandumoj. Olivero kvazaŭ kontraŭvole sekvis la allogajn postsignojn. Tiel daŭris ĝis la mezo de la aleo, kiam ŝi haltis por levi ion de la trotuaro kaj kun zorga delikateco meti ĝin sur unu el la apudvojaj benkoj. Ankaŭ Olivero ekhaltis por teni la konvenan distancon, sed post ŝia ekiro li daŭrigis la persekutsimilan sekvadon.

Pasante preter la benko li ĵetis scivolan rigardon al ĝi. Surprizaĵo: peceto da kotmakula pano. Momenton li ekhaltis pro miro. Tiel elegante vestita junulino, kies beleco kaj gestoj egalas je tiuj de iu ajn aristokratino trovis inde halti kaj kliniĝi por levi tian malpuran panpeceton? Jes, jes, la revolucia vento. Nuntempe — tre bedaŭrinde — ĉiu ĉambristino similas al sia sinjorino, almenaŭ eksteraĵe.

En Olivero vekiĝis por momento sentemeco, heredita de la patrino kaj narkotita tiom sukcese de la patro kaj la instituto. Singarde li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li hontus sian malfortiĝon kaj rapidpaŝe revenis al la benko, levis la panpeceton. Kun infanaĝa piemo li volvis ĝin en sian silkan poŝtukon. La sentemeco malagrable tuŝis lin kaj grafo Olivero Kutassky, la modela dando de la ora junularo envortigis sian indignon jene: “Kaj ĉio pro trifoja terno de lakeo. Li meritis la maldungon!”

Sed la venĝopenson antaŭ maturiĝo forvelkigis nova surprizo. La ĝis nun sekvata gracia staturo malaperis el lia vido. Nur la freŝaj postsignoj de ŝiaj galoŝetoj montris la direkton. Interna instigo devigis lin sekvi tiujn. Nepre li volis koni la domon, kie lia ĉarma nekonatulino loĝas. Kial? Li ne meditis pri la “kial”. Senvorte, eĉ senpense li iris laŭ la postsignoj ĝis vilao, super kies pordego paradis la blazono de la baronoj Löffelholz de Nekeresd. Pri la blazono, la nomo kaj la vilao li rememoris, ke ĝuste al la “posttagmeza teo” de ŝia baronina moŝto Lidia Löffelholz de Nekeresd li estas invitita … Do blovante sin je nobela digno li transpaŝis la sojlon, bonvole akceptante per kapklino la mutan riverencon de la pordisto.

II.
La baroneco de la Löffelholz-a familio estis tia, pri kiu oni diras: “Ne tuŝu ĝin freŝe pentrita!” La avo estis ankoraŭ spicvendisto kaj grenmakleristo en la vilaĝo Nekeresd. Lia saĝe akaparita kapitalo ebligis la altlernejan edukadon de la filo, kiu montriĝis samtempe dankema kaj sendankema. Fariĝante matadoro de la borso li superis la esperojn de la patro, sed ĝustatempe flarante la odoron de la estonteco li lasis sian religion kaj edziĝis kun ĉarma, tre inteligenta, sed malriĉa kristana junulino. Tio ĉi seniluziigis la patron. Vanis ĉiu protesto. La vera amo ne konas religion aŭ rangon, li diris tiutempe. Dube, ke li havas ankaŭ nun la saman opinion. Cetere Jakobo Löffelholz havis tre plaĉan eksteraĵon, simpatian sintenadon, altnivelan edukitecon kaj ĉefe monon, monon, monon por malŝlosi la pordeton de la ekskluziva societo. La baronecon li ricevis (?) por siaj nevelkeblaj dummilitaj servoj, kiujn li senlace plenumis ĉe la liverado de aveno por la armeo. Kvankam li restis prudente fidela al sia devizo “vivi kaj vivi lasi”, tamen pro memoro pri la patro li ĉizigis novan devizon sur la blazonon: “Maturiĝas greno post semad’ kaj peno”. Entute Jakobo Löffelholz estis inda fariĝi praulo de nova barona dinastio. La modernaj prauloj ja neglektas sangajn entreprenojn kaj prefere liveras diversspecajn grenojn.

La barono havis kvar filojn kaj unu filinon; la ĉarman Lidian, kies belecon — sen scio pri ŝia rango! — Olivero jam admiris sur la strato. Ŝi estis dekokjara. Malofte oni renkontas pli feliĉan kompilaĵon de la luksema oriento kaj la puritana okcidento ol ŝi estis. Laŭvalore taksi la riĉaĵon kaj konduti prudente-romantike estis arto ĉe ŝi. En la agoj ŝi montriĝis noble sentema kaj ŝian parolon karakterizis eleganta simpleco. La sola afero, kiun ŝi ne povis toleri, estis la dandismo. La nurajn etiketulojn ŝi abomenis kaj kelkfoje kruele primokis. Ŝia vivprincipo estis: “Nur nature!”

La “posttagmeza teo” plene kontentigis la vantecon de Olivero. Kontraŭvole li fariĝis eĉ kreinto de nova modo. Lia rigardo ĉiam pliofte renkontis la koloron de la kravato sur la meza veŝtobutono de la viroj. Kredante tion nova pariza aŭ londona modo li ŝtelis sin al la vestejo por sekvi ĝin. Ĝuste tiam du el la ora junularo albutonumis sian kravatan silkon al la meza butono de la veŝto. Olivero proksimiĝis al la granda spegulo kaj jen, je lia sincera miro, lia kravato jam estis albutonumita. Ah, kiajn konsekvencojn havas la trifoja terno de Georgo kaj la grafa mallerteco ĉe la sinvestado. Sed la entuziasmaj “ĉahme! kolose ĉahme!” kartavado de la du junuloj konsolis, eĉ plenigis lin je kontenteco, kiun li envortigis jene: “Nepre mi altigos lian salajron!”

Mem la barono prezentis Oliveron al Lidia kaj per tio komenciĝis tiu duonhora konversacio, kiu ne pasis senimpresa por ili ambaŭ. En komenco lia sintenado kaj tiu ceremonia komplimentado, per kiu li provis almiliti la plaĉon de Lidia, ne trovis fzvoran akcepton ĉe ŝi. Kun konvena ĝentileco ŝi aŭskultis lin, sed en ŝi ŝenpaciencis la principo “nur nature!”. Ŝia muteco ne tre flatis al la modpupo, kiu vane atendante respondojn vole-nevole rememoris pri la tribeka muta cigno de sia blazono. Sed poste, kiam Olivero kontraŭ sia kutimo fariĝis intima kaj rakontis pri siaj posttagmezaj aventuroj, rememoroj kaj pensoj kaj fine montris la kotmakulan panpeceton en la silka poŝtuko, tiam la kora glacio de Lidia degelis kaj ŝiaj okuloj brile kaj esplore rigardis al la okuloj de Olivero. La virinoj ĉiam havas pedagogian ambicion kaj ankaŭ en ŝia beleta, saĝa kapeto venis la penso: “jen fine iu, kiu lasas sin eduki.” Tute senceremonie do ŝi prenis lian manon kaj kun korraba rideto rimarkis: “Kara grafo, vi estas kare grafida.” Ĉe tiu ĉi manprenado barono Löffelholz, patre spionanta el intima angulo de la salono, kontente kunfrotis la manojn kaj ĝoje konstatis, ke “la pomo ne falas malproksimen de la arbo!”

Olivero, kiel la familia cigno, naĝis sur la supro de la feliĉo, sed nelonge. Kiam li fanfarone rakontis pri sia modkrea genio, la ĉarma mieno malsereniĝis kaj en tiu momento la malfeliĉa Georgo estis kondamnita je tuja senrekompenca forpermeso. Tiun ĉi severan verdikton aliigis sole ŝia delikata manpremo kaj la enigma adiaŭa frazo: “Mi serĉos rimedon fari grafon el la grafido, ĉar la homo gajnis mian simpation. Nur nature, kara grafo, nur nature!!”

Virino decidas, viro plenumas. Pasis jaro, plena de intence hazardaj kaj de priparolitaj rendevuoj. Olivero glutis barelon da teo, sukeritan kun dolĉa rideto kaj kelkajn pilolojn pedagogiajn, spicitan per vivprincipo “Nur nature!”. Efektive li progresis. Li jam kuraĝis iri sen kalsono el sia dormoĉambro al la banĉambro kaj ne hontis trumpeti en la poŝtukon, kiam lia adoratino muzikigis siajn revojn ĉe la fortepiano. La eduko estis jam tiome edifa, ke partoprenante en popolfesteno li gustumis la branlavaĵon de la porkoj por ilustri sian naturecon. Ho, tiu petola revolucia vento!!

Vere, la amo faris miraklon ĉe Olivero. Ĉar kiam iun tagon li kondukis sian mirtokronan kelkhoran edzineton el la geedziĝa festeno al la nuptolito, sur la koridoro grafe ornamita — ĉu pro troa manĝado ĉu pro alia kaŭzo — okazis io tre homa … La junan edzineton paligis la konsterno, sed nia nove edukita Olivero sen hontruĝo admone ridetis al ŝi: “Nu, ankaŭ vi, kara Lidia, por la intimeco! Nur nature! Nur nature!” …

Nigra Kristnasko

25 Dec

Nigra Kristnasko

de Julio BAGHY

La unua neĝo degelis kaj la botoj de la surstrate vagantoj knedis kaĉan, nigran koton. Festrompanta melankolio ekkuŝis al la urbeto. Nigra Kristnasko. La Vintro-patro dormis kaj la infanaj koroj vane atendis, ke li elskuu blankajn neĝoflokojn el sia barbo. Eble la Vintro-patro koleris, kaj la vespero tute ne aspektos kristnaska por ili, se la neĝo ne grincos sub la paŝoj de la betlehemanoj, vizitantaj domon post domo kaj se iliaj botoj per koto makulos la sojlojn. La nemotiveblan koleron klarigis kelkaj gepatroj al la infanoj: “Vi ne estis obeemaj kaj jen nun la Vintro-patro koleras, eble li forgesos alporti eĉ la kristnaskan arbon.” La gepatra despotismo en tiaj frazoj ĝuis sian potencon, sed tamen en la fundo de la koro ili riproĉis la ĉielon pro la manko de la blanke brilanta vintra kovrilo.

Menaŝe, la servisto de la sinagogo, ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj. Kristnasko ne estas ja juda festo. Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn kiel la decembra nebulo la sunon. Lia mizera, tro frue kurbiĝinta figuro kiel laca ombro, forte premante sin al la muroj de la domoj, senbrue preterpasis, evitis ĉiun renkonte venanton. De tempo al tempo li rigardis al la suno, kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto. Estis vendredo, kaj lia edzino atendis lin senpacience pro du kaŭzoj. Li rapidigis sian iradon, premante al si la pakaĵeton sub la akselo kaj la boteleton en la manoj. En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj la medikamenton por la malgranda Lejzer, por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno.

Ĉe la angulo de sia strato li devis halti. Longe retenita tusado kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo. La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj, liaj piedoj ŝancele tremadis kaj kaptis lin momenta sveneto. La kapon metante al muro de domo li spiris malfacile kaj kraĉis. En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango. Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto, submetiĝinta al la neevitebla fatalo. Jam delonge li amikiĝis kun la bildo de la proksimiĝanta fino kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin. Negrave, ke unu judo pli aŭ malpli suferas sur tiu ĉi tero, li pensis, sed subite akra doloro kunpremis lian koron. Pri la malgranda Lejzer, pri sia fileto li rememoris. Lian animon turmentis terura sinakuzo: eble lia patra kiso infektis la senpekulon. Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso, sed kion fari kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo? Ĉu ekzistas vera patra koro, kiu povas kontraŭstari tian tenton? La malgranda Lejzer eble pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon ol la patro. Menaŝe sentis, kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron. Streĉante ĉiun forton li ekiris. La domo, kie li loĝis, estis ĉe la fino de la strato. Ankoraŭ longa vojo, precipe por li.

Sur la kontraŭa flanko de la strato malfermiĝis pordego kaj tri knaboj elvenis. La unua estis forta, muskola, longstatura. Li havis ŝafistan kostumon kaj tiris post si per ŝnuro blankan ŝafideton. La dua estis plenvanga dikulo en kostumo de orienta reĝo kun ora paperkrono sur la kapo kaj tenis en sia mano brilantan stelon el arĝentkolora papero, fiksitan sur stangeto. La tria havis barbon el stupo, sur la kapo episkopan tiaron kaj en la manoj tenis la betleheman stalon, faritan el papero. En la interno de la stalo brulis kandeleto, kiu lumigis la dekoracion: la etan Jesueton en la manĝotrogo, la sanktajn gepatrojn. La tri knaboj ekiris kantante sur la sama flanko de la strato.

“Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo …”
Menaŝe rigardis al ili momenteton, kaj lia koro ektremis. Li rekonis en la longstatura knabo la stratan heroon de la lasta pogromo. Malamo ekbrilis en la okuloj de Menaŝe, kaj li murmuris malbenon. La tri knaboj ĉe la najbara domo per ceremoniaj alparoloj petis enirpermeson kaj la pordego baldaŭ larĝe malfermiĝis kaj infanaj ĝojkrioj eĥis en la muta strato.

— Paco kaj dia beno estu sur tiu ĉi domo! — komencis la longstatura. — Permesu al ni ripozi en via hejmo!

— Ni portis al vi montri la malgrandan Jesueton, kiu naskiĝis por instrui la homujn pri la amo, — diris la plenvanga knabo.

— Kaj venis al li reĝoj el oriento kaj simplaj ŝafistoj por adori lin, — finis la enkondukan parolon la tria knabo, kaj la pordego fermiĝis post ili.

Menaŝe kontraŭvole pensadis pri la ĵus aŭditaj vortoj. Ju pli li meditadis, des pli ne povis kompreni la kristanojn. Ili havas la religion de la paco kaj fratamo kaj tamen, se li, Menaŝe, la servisto de la sinagogo, nun kuraĝus transiri la alian flankon de la atrato, kie komenciĝas la kristana kvartalo kaj li, Menaŝe, la mizera judo, sincerkore dirus al ili: “Pacon al homoj sur la tero, gloron al Dio en ĉielo!”, tiam tute certe la kristanoj konsiderus tion moko kaj venĝus sin kruele. Kiel strange, ke li, Menaŝe, la neglektita fava judo de tiuj ĉi kristanoj, tamen estas tia homo kiel ili! Kial do la senĉesa malamikeco? Kial la oftaj sangaj venĝoj? Centmilojn da viktimoj jam postulis la multmiljara malbeno, kies tutan pezon jam ĉe la naskiĝo devas senti multaj idoj de tiu ĉi dispelita popolo. Ĉu ankoraŭ ne sufiĉe?

La tri knaboj jam denove kantis sur la strato, kiam Menaŝe atingis sian loĝejon.

“Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo …”
Menaŝe ekhaltis antaŭ sia sojlo kaj kun retenita spiro aŭskultis, ĉu li ne aŭdas la ploregon de sia edzino? Ne. Silento. Tamen tiu ĉi korhaltiga silento ekkuŝis al lia brusto kaj kun tremanta mano li ekpremis la anson.

En la ĉambro regis duonhelo. En la unuaj momentoj li apenaŭ povis distingi inter la homaj figuroj kaj la mebloj. Ĉe la kapo de la lito sidis lia edzino kaj apud ŝi staris la rabeno. Lia alta staturo tiel funebre, tiel solene impresis, ke Menaŝe pro subita korpremo forgesis ĉiun salutvorton kaj liaj larmaj okuloj kun rigida rigardo fiksiĝis al la lito, kie la malgranda Lejzer senmove kuŝis. Estis nur momenta silento, sed por Menaŝe ĝi ŝajnis tre longa, ĉar turmentaj demandoj mute svarmis ĉe liaj lipoj.

— Cu alvenis vi, paĉjo kara? — muzikis al li la malforta paĉjovoko de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo. Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon kaj kuris al la lito por kisi la diafanajn manetojn de la eta Lejzer kaj li kisis … kisis ilin forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu.

Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo, kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj. Li ĉirkaŭrigardis. Lia edzino preĝis ĉe la tablo, la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin kaj la knabeto spiretadis tre rapide. Menaŝe rememoris pri la medikamento. La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite. Li etendis sian manon al ĝi.

— Lasu ripozi la infanon, Menaŝe! — diris mallaŭte la rabeno, kaj post momento li aldonis — mi venis por esti kun vi en tiu ĉi vespero.

Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn. La etendita mano rezigne falis kaj li senvorte aŭskultis la lacan spiretadon de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo.

Neniu kuraĝis rompi la silenton … Menaŝe kun sekaj okuloj rigardis al angulo de la plafono, kie grasa araneo ŝpinis sian reton. Li admiris ĝian lertan laboradon, post momento konstatis, ke la plafono estas tro malpura. Jen venis al lia kapo ideo pri renovigo de la urbeta sinagogo, kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj, jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno, kiam lia bona amiko, la lignaĵisto Aron, senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo … La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj … Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer! Tiu ĉi stertora spirado … ve … tiu ĉi neniam ripozanta spirado … La patra kiso infektis lin … Li, Menaŝe, estas la mortigisto … kaj tiu araneo kiel rapide laboras … Ĉu ĝi havas pulmon?

La pala virino rigardis sian edzon. Lia vira, barbokovrita vizaĝo ŝajnis tiel infana! Tiel infana, tiel mizera, tiel sensanga! Kie ŝi vidis tian vizaĝon? Ŝi vane penadis rememori pri simila mieno, kvankam ŝi kuraĝus ĵuri, ke ofte ŝi renkontis jam tiun puran infanan mienon. Ŝia erarvaganta rigardo subite falis al la malgranda Lejzer kaj ŝi, kvazaŭ unuafoje ŝi konstatus, miris pri la simileco. La filo similas al sia patro … La patro similas al sia filo … Ili havas saman mienon, saman sorton … Nova teruro ektamburis en ŝia koro. Tiam do ankaŭ la patro baldaŭ … baldaŭ ankaŭ li, kaj ŝi restos sola … sola … kaj mankas unu butono sur lia veŝto … Ŝi kudros ĝin. Certe ŝi kudros ĝin, ĉar baldaŭ estos la enterigo kaj li ne havas alian veŝton … Nu, jen en la domo de la kontraŭa flanko jam oni ekbruligas la kandelojn sur la ornamita abio … La kristanoj festenas … Ankaŭ ni festenas. Estas vendredo. Ankaŭ ĉe ni brulas kandeloj … unu el ili tiel rapide konsumiĝas … kiel rapide!

La rabeno klinante la kapon kalkulis la najlojn en la planko. Kiel mallarĝaj tabuloj! Tute ne ekonomie uzi tiajn mallarĝajn, ĉar ili bezonas multajn najlojn. Lignaj tabuloj … ligna tabulo … Por tiel malgrasa infano kiel tiu ĉi eta Lejzer tamen sufiĉos unu el tiu speco … Li baldaŭ silentiĝos … Kompatinda infano! … Ĉe li la servistino ĉiusemajne lavas almenaŭ unufoje la plankon. Nu la edzino de tiu ĉi mizera Menaŝe … sed verdire semajnojn ŝi maldormis ĉe la lito de la malgranda Lejzer … Nu, eble morgaŭ …

Ie proksime sur la strato eksonis la kanto de la tri betlehemanoj.

“Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo …”
La malgranda Lejzer levis la lacajn palpebrojn kaj kun streĉita atento aŭskultis. Subite larĝa rideto vigligis lian mienon. Li rememoris pri la rakontoj de Anastas Lukjanov, sia sola kristana amiketo, kiu antaŭ tagoj vizitis lin kaj parolis pri la baldaŭa alveno de Jesueto, kiu portas donacojn al ia infanoj. Anĉjo rakontis, ke tiun tagon ĉiu homo ĝojas kaj amas unu la alian, ĉar Jesueto frapas ĉe la pordoj kaj li metas arbon sur la tablon, kaj tiu arbo estas plena de dolĉaĵoj kaj sub ĝi estas diversaj ludiloj por la infanoj. En la pasinta jaro Jesueto portis tutan vagonaron al Anĉjo. Sed ĉu Jesueto amas nur la kristanajn infanojn? Li demandis Anĉjon, sed li ne povis respondi, nur poste li diris, ke verŝajne Jesueto venos ankaŭ al la bonaj judaj infanoj.

Nun la malgranda Lejzer komencis prijuĝadi sian bonecon kaj trovis sin tute bona. Lia patro diris ja ne unufoje, ke li estas la plej granda trezoro kaj beno de la hejmo. Tiam do li ne povas esti evitata de Jesueto. Tamen duboj vekiĝis en lia kapeto kaj tiuj turmentis lin. Por liberiĝi de ili, li mallaŭte ekparolis:

— Paĉjo kara!

Menaŝe ekatentis pri la voko de sia fileto kaj turnis sin al li.

— Paĉjo kara, — ripetis la infano, — ĉu mi estas bona knabo?

— La plej bona, fileto mia. Vi estis ĉiam bona, obeema kaj mia sola trezoro.

— Tiam bone! … Tiam li venos ankaŭ al mi …

— Kiu? … Kiun vi atendas?

— Jesueton … Li amas la bonajn infanojn kaj vizitas ilin … Li venos ankaŭ al mi.

Menaŝe rigardis al la rabeno, kvazaŭ atendante, ke li respondu ion kontentigan al la infano. La patrino rigide rigardis la rapide konsumiĝantan kandelon.

— Li venos ankaŭ al mi, ĉu ne?!

La rabeno iom surprizite rigardis la infanon. Lin kortuŝis la esperplena mieno, sed kion fari? Ĉu mensogi? Ne, Tute ne! Li alpaŝis al la lito, milde ekkaresis la febran blondan kapeton.

— Ne, Lejzer, li ne vizitas la judajn infanojn.

Momenta paŭzo. La infana vizaĝo montris doloran trompiĝon, sed lia espero ankoraŭ vivis.

— Ĉu vi konas lin?

— Ne, Lejzer, mi ne konas lin.

— Kial?

— Ĉar mi ne volas koni lin.

Sincera miro streĉis la infanajn okulojn, kaj post momento li jam ridetis.

— Li venos al mi, ĉar mi volas koni lin.

— Neeble, Lejzer, ĉar li ne amas la judajn infanojn.

Longa silento. La larmoj de Menaŝe silente faletis. Lia edzino kvazaŭ duonfreneze pro korprema penso rigardis sole la rapide konsumiĝantan kandelon. La karesanta mano de la rabeno ankoraŭ kuŝis sur la frunteto de la malgranda Lejzer, kiu malfacile stertore spiretadis.

Antaŭ la pordego de la kontraŭflanka domo eksonis tute klare, penetre la kanto de la betlehemanoj.

“Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo …”

La malgranda Lejzer rigardis al la plafono fikse, rigide, formorte. Apenaŭ aŭdeble li parolis al si:

— Li ne amas la judajn infanojn … Anĉjo mensogis … Mi estas bona kaj tamen li ne venas al mi … La rabeno ne konas, ne volas koni lin … Eble la paĉjo … la paĉjo … Jesueto estas kristano kaj ne vizitas la judajn infanojn … Anĉjo estas kristano kaj li vizitis min, ludis kun mi kaj batis min neniam … neniam.

Subite vekiĝis stranga spito en la infano. Streĉante ĉiun forton li penadis eksidi, sed vane. Ĉiufoje plimalfaciliĝis lia spirado. Lia malforta voĉo kvazaŭ stertore sputis la vortojn.

— Jesueton al mi … mi volas koni lin … Jesueton … voku … paĉjo … Li venos … Anĉjo diris … li venos al la … al la … al la juda Lejzer … Paĉjo voku … voku lin … li estas … estas … infano kiel mi … kiel Anĉjo … Paĉjo … Paĉjo voku … voku … lin … lin al mi … al mi … al mi … al mi …

Plore petegis la infana voĉo kaj ĝi taŭzis la koron de Menaŝe. Li ne povis plu elteni kaj ĵetis sin sur la teron antaŭ la lito. La patrino kun sekaj okuloj rigardis la agonianton. Kun streĉita atento aŭskultis la formortan melodion de la infana voĉo.

La rabeno kun profunda emocio batalis en si. Post kelkaj minutoj la malgranda Lejzer mortos, kaj li volas vidi la Jesueton. Jen, lasta deziro de mortanto. Kial ne plenumi la deziron de la eta senpekulo … Almenaŭ provi. La homo venkis en li la rabenon, kaj li ektuŝis la ŝultron de Menaŝe.

— Menaŝe, iru! La malgranda Lejzer volas vidi lin … Voku lin! … Iru, Menaŝe, mi diras al vi!

Menaŝe levis la kapon, rigardis la rabenon kaj danke kisis lian manon. Jen la rabeno divenis lian penson kaj li nun povas plenumi la lastan deziron de la malgranda Lejzer, la lastan deziron de sia trezoro … Li leviĝis kaj ekiris al la pordo.

La infano senĉese, kvazaŭ maŝine, kantis solan frazon:

— Jesueton al mi … Jesueton al mi … al mi … al mi …

La kandelo ekflagris, kaj la virino kun terurita gesto ŝirmis la flameton, ke la aerblovo ne estingu ĝin.

Menaŝe kun senpacience batanta koro staris ĉe la pordego de la domo. Li atendis la elvenon de la betlehemanoj. Transiri al la kontraŭa flanko li ne kuraĝis, kvankam la strato estis senhoma kaj malluma. Longe li atendis, ĝis fine la pordego de Lukjanov malfermiĝis kaj la betlehemanoj kun la iluminita stalo elvenis kaj kantante ekiris al la najbara domo. Menaŝe sentis, kvazaŭ iu premadus lian gorĝon, ĉar lia voĉo raŭke obtuze sonis.

— Hej, kristanoj … bonaj kristanoj …

La tri betlehemanoj jam atingis la najbaran pordegon. En la oreloj de Menaŝe postuleme senĉese zumis: “Jesueton al mi … al mi … al mi … al mi …!” Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.

— Hej, haltu! … Haltu, bonaj kristanoj!

La tri knaboj turnis sin al li.

— He, kiu? — demandis la longstatura.

Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj, kiuj ŝajnis flui interne al lia gorĝo.

— Menaŝe … la servisto de la sinagogo … mi loĝas ĉi tie … en tiu ĉi domo …

— Nu, judo, kion vi volas? … Ĉu vi gluiĝis en la koto?

La senkora ridado de la tri knaboj akre ektranĉis la koron de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis: “Jesueton al mi … al mi …!” Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.

— La malgranda Lejzer … li volas vidi Jesueton … Li estas infano… bonaj kristanoj, li estas mortanta kaj li deziras vidi Jesueton … la malgranda Lejzer … Kompatu lin, bonaj kristanoj … la malgranda Lejzer …

La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian, staris senkonsile, hezitante. Fine la longstatura ekridis.

— Haha, tiu ĉi judo freneziĝis … Certe li estas freneza … Nu, ni iru!

Menaŝe falis surgenuen, la peltborderitan ĉapelon deprenis kaj korŝire petegis.

— La malgranda Lejzer estas mortanta … li volas vidi Jesueton … la malgranda Lejzer … bonaj kristanoj … kompatu … kompatu min … li estas mortanta … la malgranda Lejzer … malgranda Lejzer mortos kaj li … kaj li … “Pacon al homoj sur la tero … Gloron al Dio …” Kristanoj, la malgranda Lejzer …

La longstatura knabo jam senpacienciĝis kaj urĝigis la eniron en la domon de Averkiev. La du aliaj hezitis, eble emociiĝis, kvankam tute ne povis kompreni la situacion, kaj tiam malfermiĝis la pordego de Lukjanov kaj sur la sojlo aperis la malgranda Anĉjo kun sia patrino. Anĉjo tenis ornamitan branĉeton de abio kaj ekiris al la kontraŭa flanko, al la domo, kie la malgranda Lejzer agoniis.

— Nu, iru, Anĉjo! Diru al la malgranda Lejzer, ke Jesueto portis lian abieton al ni!

La virina voĉo sonis akre en la silento, kaj Menaŝe ekatentis. Li rimarkis la etan ludkamaradon de sia fileto. Senfina ĝojo kaj danko plenigis lian koron kaj saltante li kuris al la infano. En kriaj frazoj eliĝis la ĝojo el li.

— Jesueto venas al la malgranda Lejzer … Ĉu vi vidas? … Jesueto venas al la mortanta juda infano … Anĉjo, la plej bona kristano, portas al li abieton … al la malgranda Lejzer … Ĉu vi vidas? … al la malgranda mortanta Lejzer …

Menaŝe ekprenis la infanon, levis al si kaj kure klopodis atingi sian domon. El la tri betlehemanoj tiu, kiu tenis la iluminitan stalon, senvorte ekiris al Menaŝe. La plenvanga post kelkaj paŝoj sekvis lin kaj la altstatura (kion fari sen betlehema stalo?) vole nevole paŝadis kune kun ili.

Menaŝe larĝe malfermis sian pordon. La kandeleto ekflagris. Anĉjo iris al la lito kaj etendis la abieton al la malgranda Lejzer, kiu jam kvazaŭ senkonscie stertoris. La tri betlehemanoj silente ekhaltis ĉe la sojlo. Miro, kortuŝa soleno, sincera emocio alternis en ili, kaj unu post la alia deprenis sian ĉapelon. La patrino, kvazaŭ duonfreneze, ŝirmis la flamon de la kandelo per siaj manplatoj. El la okuloj de la rabeno falis, falis abunde la larmoj.

— Lejzer, — komencis mallaŭte la eta Anĉjo kaj tenis la abieton antaŭ la mortanto, — vian abieton Jesueto portis al ni, ĉar mi diris antaŭ tagoj al mia patrino, ke vi estas bona juda knabo kaj vi volis, ke Jesueto ankaŭ vin vizitu … Ĉu ne, Lejzer? … Vi diris, ĉu ne? … Kial vi ne respondas? … Ĉu vi mortos, Lejzer? … Rigardu, Jesueto venis al vi …

La okuloj de la malgranda Lejzer fiksiĝis al la ornamita abieto kaj por momento aperis laca, formorta rideto ĉe liaj lipoj. La rabeno, milde ŝovante sian brakon sub lian kapeton, levis ĝin kaj, vokante la staltenantan betlehemanon, sufloris al la infano:

— Lejzer, rigardu, li venis al vi … Ĉu vi vidas? … Tie, en la manĝotrogo … Ĉu vi vidas? … Li venis al vi en la koro de tiuj ĉi honestaj kristanoj … — kaj plore tremis lia voĉo — … Li venis al ni, judoj persekutitaj, eble nun unuafoje ne kun sangmakulaj sabroj, sed kun homa kompreno … Nu rigardu, malgranda Lejzer, tie li estas en la manĝotrogo kaj portis al vi abieton … Ĉu vi vidas?

Kun formorta stertoro, kun infana senpeka rideto respondis la malgranda Lejzer.

— Mi … vidas … lin …

La longstatura knabo sentis ion nekonatan en si, kaj tio igis lin pie ekkanti: “Paco al homoj sur la tero …” La duan verson jam kantis kun li liaj kamaradoj: “Gloro al Dio en ĉielo …”

Ekstere la Vintro-patro ekskuis sian barbon kaj ŝutis blankajn neĝoflokojn sur la teron. Jen, la Vintro-patro jam ne dormis aŭ lia kolero mildiĝis.

La kandelo laste ekflagris, kaj la patrino kun sekaj okuloj rigardis antaŭ sin senĉese ripetante solan vorton:

— Estingiĝis … estingiĝis … estingiĝis …